Rjukjŭa palumbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rjukjŭa palumbo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba (genro) Columba
Specio: Rjukjŭa palumbo Columba jouyi
(Stejneger, 1887)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Rjukjŭa palumbo (Columba jouyi) estis birdospecio de la familio de Kolombedoj, Columbidae, kiu estis endemio de habitatoj de laŭrarbaroj.

Teritorio[redakti | redakti fonton]

Temas pri formortinta specio de kolombo kiu estis endemia de insuloj de la Okinava arkipelago sudokcidente de la ĉeftero de Japanio. En tiu Okinava insularo, la specio estis registrita el insuloj Iheĝaĵima, Izenaĵima, Okinavo mem kaj en apuda insuleto Ĝagaĉiĵima. En la insularo Kerama okcidente de Okinavo, ĝi estis trovita en Zamamiĵima, dum en la insularo Daito, je 300 km sudoriente de Okinavo, ĝi estis en ambaŭ ĉefaj insuletoj, Kita Daito kaj Minami Daitōĵima. Pli frue, plej verŝajne ĝi estis trovebla ankaŭ en aliaj insuloj apud Okinavo, kiel Ieĵima. La scienca nomo de la specio honorigas amikon de Stejneger, nome specimenkolektisto Pierre Louis Jouy.

Formorto[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉiuj specioj de japanaj palumboj, la Rjukjŭa palumbo ege suferis pro habitatodetruo. Ĝi postulis grandajn areojn de netuŝitaj subtropikaj arbaroj. Ieĵima, por ekzemplo, estis ege senarbarigita por setlado kaj agrikulturo eĉ antaŭ la komenco de scienca esplorado, kio klarigas la foreston de registroj el tiu insulo. Tiu specio estis lastfoje registrita en Okinavo en 1904, probable formortanta pro ĉasado. En la insularo Daitō, ĝi malaperis post 1936 ĉar tiuj malgrandaj insuloj estis komplete senarbarigitaj por setlado kaj konstruado antaŭ la Dua Mondmilito. Kvankam teorie restis sufiĉa habitato restanta en la montoj de Okinavo, la milita agado kaj ĉasado fare de la japanaj soldatoj probable finigis vidaĵojn, sed fakte birdoj ankoraŭ restis. Pli rimarkinda estas la foresto de registroj el insulo Tokaŝiki en Kerama Retto, kiu, kvankam malgranda ankoraŭ nuntempe havas preskaŭ netuŝitajn arbarojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Gibbs, Barnes kaj Cox, Pigeons and Doves (Pica Press 2001) (ISBN 1-873403-60-7)
  • del Hoyo J., Elliott A. & Sargatal J. (1997) Handbook of the Birds of the World, Volume 4, Sandgrouse to Cuckoos. BirdLife International, Lynx Edicions, Barcelona, 679 p.
  • Prin J. & G. (1997) Encyclopédie des Colombidés. Éditions Prin, Ingré, 551 p.
  • Stejneger, Leonhard Hess (1887): Description of a New Species of Fruit-Pigeon (Janthoenas jouyi) from the Liu Kiu Islands, Japan. American Naturalist 21(6): 583–584.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]