Saltu al enhavo

Robert Brasillach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brasillach en 1938

Robert BRASILLACH (naskiĝinta la 31-an de marto 1909 en Perpinjano, mortinta la 6-an de februaro 1945 en Arcueil) estis antisemitisma franca verkisto, ĵurnalisto kaj filmkritikisto. Dum la okupado de Francujo fare de Wehrmacht li estis intelektula kunlaboristo de la okupantoj; post la liberiĝo de Francujo li estis ekzekutita pro ŝtatperfido post ege mallonga proceso.

Estante filo de kolonia oficiro Brasillach taksiĝis talentega verkisto en la tempo inter la du mondmilitoj. Li frekventis elitan lernejon ENS kaj baldaŭ fariĝis kritikisto gazetara, ekz. ĉe "L' Action Francaise" aŭ "La Nouvelle Revue française". Li mem intence verkadis neakademie. Influegis lin Charles Maurras.

Post la parlamenta puĉprovo de francaj dekstruloj en februaro 1934, Brasillach pli kaj pli pripensis tiun maltrafitan ŝancon kaj orientiĝis je Benito Mussolini kaj Nazia Germanio. En 1937 li partoprenis partitagon de NSDAP en Nurenbergo. La ideologio de la ekstremaj dekstruloj fascinigis lin ankaŭ pro la kombino inter malnovaj naciaj mitoj kaj moderna politiko. Por sia patrujo li klopodis rebelon de junaj patriotoj kontraŭ liberalismo kaj materialismo.

Sur tiu ĉi fono estiĝis liaj la romanoj Le voleur d'étincelles, L'enfant de la nuit, Le marchand d'oiseaux ou le Méridien de Paris kaj Comme le temps passe. En la jaro 1939 aperis Les sept couleurs kie temas pri Parizo, Florenco, Nurenbergo kaj la Hispana Enlanda Milito: la Hispana Falango kaj Francisco Franco estis glorigitaj en du verkoj de li. Jam en 1935 li publikigis kune kun Maurice Bardèche la libron Histoire du cinéma.

Militkaptite fare de la germanoj en 1940 li estis liberigita por aktivi kiel ĉefinspektisto kinematografia. Li krome iĝis ĉefredaktisto de la naziisma semajnperiodaĵo Je suis partout. Renkontiĝis li tiutempe ekz. Otto Abetz, Arno Breker kaj Ernst Jünger. En 1941 aperis lia aŭtobiografio Notre Avant-Guerre. Kiam la Aliancanoj alproksimiĝis al Parizo li rifuzis fuĝi al Sigmaringen kie troviĝis ekzila registaro de Francujo. Post malliberiĝo li verkis Lettre à un soldat de la classe soixante, fikciaĵo antikomunisma.

Petoj de multaj intelektuloj (i.a. de Jean Anouilh, Marcel Aymé, Jean-Louis Barrault, Albert Camus, Paul Claudel, Jean Cocteau, Colette, Roland Dorgelès, Arthur Honegger, François Mauriac, Daniel-Rops, Jean Schlumberger, Jean Paulhan, Paul Valéry, Maurice de Vlaminck) ne mortpuni lin estis malakceptitaj fare de Charles de Gaulle.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]