Robert Gates

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Gates
Director of Central Intelligence
Robert Gates, official DoD photo portrait, 2006.jpg
Persona informo
Robert Michael Gates
Naskonomo Robert Michael Gates
Naskiĝo 25-an de septembro 1943 (1943-09-25) (79-jara)
en Wichita
Lingvoj rusaangla [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater La Kolegio de Vilhelmo kaj MariaUniversitato GeorgetownIndiania UniversitatoIndiania Universitato Bloomington • Wichita East High School [#]
Partio sen valoro [#]
Subskribo Robert Gates
Profesio
Okupo oficiro de aerarmeo • politikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

D-ro Robert Micael GATES (naskiĝis 25-an de septembro 1943 en Wichita, Kansaso) estis konfirmita kiel la 22-a Usona Sekretario de Defendo je 6-a de decembro 2006, kaj komencis la oficon je 18-a de decembro. Antaŭe, Gates servis dum 26 jaroj en CIA kaj la Nacia Sekureca Konsilo, kaj sub prezidento George H. W. Bush kiel Direktoro de CIA. Post lia laboro kun la CIA, Gates iĝis prezidento de Universitato Texas A&M kaj estis membro de pluraj firmaj direktoraroj. Li ankaŭ servis kiel membro de dupartia komisio sub James A. Baker 3-a, la Iraka Studgrupo, kiu studis la irakan militkampanjon. Li ankaŭ estis la unua elekto por estri la Departmento de Hejmlanda Sekureco post la atakoj de 11-a de septembro.

Je 8-a de novembro 2006, post la 2006 elektoj, prezidento George W. Bush anoncis sian intencon nomumi Gates sekvanto de Donald Rumsfeld kiel Usona Ministro de Defendo. Li oficas ĝis la 30-a de junio 2011.