Robert Viren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Robert Nikolaeviĉ Viren

Robert Nikolaeviĉ VIREN (ruse Роберт Николаевич Вирен; naskiĝis la 6-an de januaro 1857, mortis 14-an de marto 1917) estis rusa admiralo de la 1-a de marto 1915. En la jaroj 1907—1908 li oficis kiel ĉefkomandanto de Nigramara floto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Viren finis la Maran Kadetan Korpuson (1877), Minan Oficiran Klason (1884), Nikolaan Maran Akademion (1899).

En la jaroj 1880—1883 li lokiĝis en eksterlandaj navigoj, poste oficis en Balta floto.

Dum la 1891—1894 jaroj Viren instruis la grandprincon Georgij Aleksandroviĉ pri uzado de la mina armilo. De la jaro 1894 li estis kapitano de la 2-a rango; li komandis al kanonboato «Posadnik» (1896—1897), al lerna ŝipo «Fidelo» (1898—1899), kirasŝipo de borda defendo «Strelec» (1900).

De 1901 li estis kapitano de la 1-a rango kaj komandanto de krozoŝipo de la 1-a rango «Bajan». Post reveno de la 1-a Pacifika eskadro post la batalo la 28-an de julio 1904 en Flava Maro li iĝis flagkapitano de la kontradmiralo P. P. Uĥtomskij. La 23-an de aŭgusto 1904 oni promociis lin pro atingo al subadmiralo kaj nomumis lin al komandanto de separata trupo de ŝipoj, kiuj situis en Port Arthur. En fino de novembro 1904 Viren estis vundita; post kapitulaco de la fortreso li lokiĝis en japana mallibero. Pro partopreno en bataloj ĉe Port Arthur oni gratifis lin per ora sabro kun surskribo «Pro kuraĝo» (la 14-an de marto 1904 — por la batalo la 27-an januaro), per ordenoj de Sankta Georgo de la 4-a grado (la 1-an de junio 1904) kaj de Sankta Stanislao de la 1-a grado kun glavoj (la 19-an de marto 1907).

Post lia reveno el mallibero li estis nomumita al malsupera flaga oficiro de Nigramara flota divizio (1906), poste al ĉefo de la Lerna artileria trupo de Balta floto (1906—1907). En la jaroj 1907—1908 li plenumis la postenon de ĉefkomandanto de Nigramara floto kaj de havenoj de Nigra Maro.

De la jaro 1909 Viren estis ĉefa komandanto de Kronŝtadta haveno kaj milita guberniestro de Kronŝtadt, vicadmiralo. En 1908—1909 li estis membro de la Admiraleja Konsilio. Li strebis al strikta ordo kaj disciplino, estis postulema kaj ĉikanema; bonigis la preparon de flotaj specialistoj.

Li estis mortigita de matrosoj dum Februara revolucio, la 14-an de marto 1917 (bajonetita en Ankra placo de Kronŝtadt).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]