Rodinalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
α-Citronelalo
Kemia formulo C10H18O
Rodinalo
Plata kemia strukturo de la
Rodinalo/α-citronelalo
Rodinalo
Tridimensia kemia strukturo de la Rodinalo/α-citronelalo
Alternativa(j) nomo(j)
  • Rodinila aldehido
  • 3,7-dumetila-7-okten-1-alo
  • α-Citronelalo
CAS-numero-kodo 86951-91-9
ChemSpider kodo 32697842
PubChem-kodo 72941617
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora likvaĵo
Molmaso 154,253g mol−1
Denseco 0,828 g/cm−3[1]
Bolpunkto 214°C
Refrakta indico  1,4290
Ekflama temperaturo 79,1°C
Solvebleco Akvo:<0,1 g/L
Mortiga dozo (LD50) >5000 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
02 – Treege brulema 07 – Toksa substanco
09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H317, H318, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P272, P273, P280, P302+352, P305+351+338, P310, P321, P332+313, P333+313, P337+313, P362, P363, P391, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Rodinaloα-citronelalo estas kemia kombinaĵo apartenanta al la familio de la terpenaj nesaturitaj branĉohavaj aldehidoj, kies IUPAC alnomo estas 3,7-dumetila-7-okten-1-alo. Rodinalo estas senkolora likvaĵo nesolvebla en akvo kaj solvebla en alkoholoj kaj aliaj nepolaraj organikaj solvantoj. Ĝia molekulo enhavas 10 karbonatomojn, 18 hidrogenatomojn kaj 1 oksigenatomon. Rodinalo estas izomero de la α-citronelalo kaj posedas antifungajn kaj antimikrobajn proprecojn. Rodinalo uzatas kiel insekto-forigilo kaj esploroj elmontras ĝia efiko kontraŭ muŝoj.

Bonvolu ne konfuzi...
Rodinalo
β-Citronelalo
CAS-numero 86951-91-9
CAS-numero 106-23-0
Ili estas izomeroj kaj ambaŭ estas terpenaj nesaturitaj aldehidoj, sed ili malsimilas en la pozicio de la duobla ligilo en la karbona kateno, la unua prezentas la duoblan ligilon en la 7-a karbono de la kateno dum la dua prezentas la duoblan ligilon en la 6-a karbono de la karbona kateno.

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de rodinalo per oksidado de rodinolo:

Rodinolo Rodinalo

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de rodinalo per reduktigo de rodinila klorido:

Rodinila klorido Rodinalo + klorida acido

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

  • Reakcio de Grignard: Preparado de rodinalo per traktado de Magnezia 3-Bromo-butanalo kun 5-Bromo-2-Metila-1-penteno:

5-Bromo-2-Metila-1-penteno + Magnezia 3-Bromo-butanalo Rodinalo + magnezia bromido

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]