Roger Vailland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roger Vailland
Persona informo
Aliaj nomoj Jean Servière
Naskiĝo 16-an de oktobro 1907 (1907-10-16)
en Oise
Morto 12-an de majo 1965 (1965-05-12) (57-jaraĝa)
en Meillonnas
Mortokialo pulma kancero
Tombo cemetery of Meillonnas
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Gimnazio Louis-le-Grand
Okupo
Okupo ĵurnalistoscenaristo • romanisto • eseisto • verkistodramaturgo • membro de Franca rezistado
Verkoj The Law
vdr

Roger VAILLAND naskiĝis la 16-an de oktobro 1907 en Acy-en-Multien (Oise), kaj forpasis la 12-an de majo 1965 en Meillonas (Ain), kaj estis franca ĵurnalisto, kaj verkisto.

Li laboris kiel ĵurnalisto de 1928 ĝis 1940 kaj aniĝis al la franca rezistado en 1942, aktive interalie en la teamo de Jean Moulin. Tiu sperto inspiros al li la romanon Drôle de jeu (Stranga ludo) publikigita en 1945, kiu akiris la premion Interallié kaj kiun iuj ankoraŭ konsideras kiel lian plej bonan vrekon. Tio estas la komenco de lia verkista kariero.

En 1952 li aniĝis al la franca komunista partio, sed rapide eksiĝis post la ribelo de Budapest en 1956 kaj ĝia brutala punpremado fare de Sovetio.

En 1957 li gajnis la premion Goncourt per La loi (La leĝo). Li ankaŭ verkis kelkajn kinajn scenarojn por filmreĝisoroj kiel Louis Daquin kaj Roger Vadim. Krome, du el liaj romanoj estis kinigitaj.

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Drôle de jeu, 1945.
  • Les Mauvais Coups, 1948.
  • Bon pied, bon œil, 1951.
  • Beau Masque, 1954.
  • 325.000 francs, 1955.
  • La Loi,1957.
  • La Fête, 1960.
  • La Truite, 1964.