Rojo Meaques

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rojo Meaques
fluanta akvejo
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr
Ponto Kulebra, en la Casa de Campo (Madrido), dezajnita de Francesco Sabatini en la 18a jarcento.

La rojo Meaques [meAkes] estas akvofluaĵo en la Regiono Madrido (Hispanio), apartenanta al la baseno de la rivero Manzanares —alfluanto siavice de la rivero Jarama kaj tiu de Taĵo—, en kiu ĝi elfluas dekstre.

Fluo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ekas en la loko konata kiel Venta de la Rubia (gastejo de la blondulino), en Alcorcón. Ĝi eniras poste en la municipa teritorio de Pozuelo de Alarcón, kie ĝi trapasas la ĉirkaŭan aŭtoŝoseon M-40. Sen eliri el tiu municipo, ĝi flankas sude la komplekson kaj entreprenaj kaj distran Ciudad de la Imagen, norde la ĝardenkolonion de militistoj nome Arroyo de Meaques (kiun ĝi nomigas) kaj sude la kvartalon Los Ángeles.

Eniras en la municipa teritorio de urbo Madrido tra la kolonio Santa Mónica, integrata ene de la distrikto Latina. Sekvas poste tra la forsta zono Casa de Campo, kie ĝi trapasas malgrandajn konstruaĵojn de la 18a jarcento, en la kunteksto de la urbaniza agado entreprenita de la hispanaj reĝoj ene de tiu parko. Ĝi estas la ĉefa akvoflueĵo kiu havigas akvon al la lago de la Casa de Campo. Ĝi elfluas en la rivero Manzanares, sude de la Ponto de la Reĝo.

La rojo fluas, laŭlonge de zonoj de mediteranea arbaro, kaj de kverkaroj kaj de pinaroj. Krome estas ĉe la riverbordoj fraksenoj, poploj kaj ulmoj, krom kelkaj specioj tipaj de parkoj kaj ĝardenoj, kiaj platanarboj.