Rolf Schweizer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Rolf SCHWEIZER (n. 14-an de marto 1936 en Emmendingen) estas germana komponisto, kantoro kaj eklezimuzika direktoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Schweizer alkreskis en Mundingen, hodiaŭa urboparto de Emmendingen. Sian unuan muzikan edukadon li ricevis en la latunblovinstrumenta muzikasocio de sia vilaĝo. Li studis sakralan muzikon en Heidelberg i.a. ĉe Wolfgang Fortner, Hermann Meinhard Poppen Wolfgang Dallmann kaj Heinz Werner Zimmermann

1956-66 li estis kantoro ĉe la Johannis-preĝejo en Mannheim. En 1966 li iĝis distriktkantoro en Pforzheim, kion li restis ĝis sia emeritiĝo. En 1969 li iĝis eklezimuzika direktoro kaj en 1975 landa kantoro de meza Badenio. En 1984 Schweizer profesoriĝis.

Per sia agado kiel ĥora, blovensembla orkestra dirigento li famiĝis ankaŭ trans la regiono. Li komponis sakralajn kantojn, pecojn por ekleziaj latunblovinstrumentaj ensembloj kaj infanĥoroj samkiel iel grandajn ĥoro-, orkestro- kaj orgenverkojn. Post 1961 li publikis diversajn muzikigojn de novaj sakralaj kantoj en kantaroj

Rolf Schweizer estas unu el la protagonistoj de la muzikĝenro Nova Sakrala Kanto. Liaj verŝajne lej konataj kantoj estas "O Herr, mach mich zu einem Werkzeug deines Friedens" kaj "Singet dem Herrn ein neues Lied, denn Er tut Wunder", kiuj enestas la plej multajn germanajn kristanajn kantarojn.

Verkoj (elektitaj)[redakti | redakti fonton]

Kantoj

  • O Herr, mach mich zu einem Werkzeug deines Friedens (1962; Text nach Franz von Assisi) EG 416
  • Singet dem Herrn ein neues Lied, denn Er tut Wunder (1963; Text: Psalm 98,1) EG 287
  • Das ist ein köstlich Ding, dem Herren danken (1966; Text: Psalm 92,2-6) EG 285
  • Siehe, das ist Gottes Lamm (Kanon) (1972; Text: Josua 1,29) EG 190,4/714
  • In Euren Wänden seid ihr zuhause (1972; Text: Wolfgang Fietkau, 1972)
  • Bevor die Sonne sinkt (1974; Text: Christa Weiss/Kurt Rommel, 1965) EG 491
  • Einer trage des andren Last (1976; Text und Melodie)
  • Der Frieden Kind, der Frieden (1980; Text: Hildegard Wohlgemuth,1980)
  • Damit aus Fremden Freunde werden (1982; Text und Melodie) EG 657
  • Seht, das Brot, das wir hier teilen (1983; Text: Lothar Zenetti, 1972) EG 226
  • Lied von der veborgenen Stadt (1986; Text: Arnim Juhre, 1986)
  • Tischlied zum Sabbat (2001; Text: Susanne Brandt, 2001)
  • Gast sein auf Erden (2001; Text: Arnim Juhre 2001)

Orkestro- kaj ĥorverkoj (elektitaj)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]