Rollamienta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rollamienta (Sorio))
Rollamienta
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42165
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 45  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 56′ N, 2° 32′ U (mapo)41.929166666667-2.5358333333333Koordinatoj: 41° 56′ N, 2° 32′ U (mapo) [+]
Alto 1 161 m [+]
Areo 18,62 km² (1 862 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Rollamienta (Provinco Sorio)
Rollamienta (Provinco Sorio)
DEC
Rollamienta
Rollamienta
Situo de Rollamienta
Rollamienta (Hispanio)
Rollamienta (Hispanio)
DEC
Rollamienta
Rollamienta
Situo de Rollamienta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rollamienta [+]
vdr

Rollamienta [roljaMJENta] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, norde de la provinco Sorio kaj komarko Tierras Altas (Altaj Teroj) en la nordo de la provinco, kaj en la subkomarko El Valle y La Vega Cintora.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tierras Altas en la nordo de la provinco Sorio.
Loko de Rollamienta en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 18,62 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 41 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 180 loĝantojn el la 1910-aj jaroj.

Ĝi distas 25 km de Sorio, provinca ĉefurbo. En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Riberas del Río Duero y afluentes, okupanta 15 hektarojn, nome 1% de la teritorio, la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Sierras de Urbión y Cebollera, okupanta 1 428 hektarojn, nome 77% de la teritorio kaj la Birdoprotekta Areo ZEPA konata kiel Sierra de Urbión, okupanta 1 428 hektarojn, nome 77% de la teritorio.​

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo kaj popola arkitekturo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]