Saltu al enhavo

Romano pri afrika bieno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Romano pri afrika bieno
Aŭtoro Olive Schreiner
Eldonjaro 1934
Urbo Londono
Eldoninto The Esperanto Publishing Company Limited
Paĝoj 270
vdr

Romano pri afrika bieno (angle : The Story of an African Farm) estas romano verkita de Olive Schreiner, tradukita el la angla fare de Stephen Allen Andrew, kaj eldonita 270-paĝe ĉe The Esperanto Publishing Company Limited el Londono en la jaro 1934.

Citaĵo
 Olive Schreiner estis nur dudekjara, kiam ŝi venis al Anglujo kun la manuskriptoj de Romano pri afrika bieno, kies publikigo, helpe de George Meredith, vekis grandan atenton kaj

kelkan konsternon. Mirinde matura, konsidere ŝian junecon, la aŭtorino atakis senpense akceptitajn kredojn kaj facilan indiferentecon. Ŝia romano estis esprimo de kuraĝa liberpensemo kaj indigna feminismo. Tio estis en 1883, kaj de tiu tempo multaj el la malbonoj, kontraŭ kiuj ŝi protestis, estas forigitaj. Ideojn, por kiuj ŝi batalis, oni nun enspiras “kun la aero strata”. Ĉu tio signifas, ke ŝia romano senvaloriĝis? Tion mi ne volus diri. Tiom, kiom ĝi koncernas la ŝanĝiĝemajn problemojn sociajn, ĝi ne povis ne malnoviĝi ; tamen restas partoj pli eternaj, ĉar Olive Schreiner apartenis al la aro de tiuj, kiuj en ĉiu generacio celas al racio kaj vero. En Romano pri afrika bieno la alegorio pri la serĉado por la vero ŝajnas al mi ĝia plej bele konceptita peco, indiganta la tutan libron; kaj multloke la atentema leganto paŭzos ĉe trafe esprimitaj pensoj, antaŭ ol sekvi plu la okazaĵojn de la rakonto. La traduko estas lerte kaj konscience farita, purlingva kaj bonstila. Nur kelkloke oni sentas la jukon glatigi frazon; ekz. sur p. 89, li igis suprenmalsupren pendi el la poŝo kaj svingiĝi la ŝnureton de vipo. Pli eleganta estus : li... igis la ŝnureton de la vipo dance pendi el lia poŝo. Sur p. 164, “povusoj” estas malbela eksperimento, facile evitebla per uzo de “ebloj” kun rearanĝo de la kunteksto. Notindaj preseraroj estas aliaj anst. iliaj (159/30), kaj vidu anst. vidi (162/38).

La libro meritas bonan disvendon. 
— W. B. JOHNSON., La Brita Esperantisto - Numero 355, Novembro (1934)
Citaĵo
 La romano, kiu estis eldonita antaŭ 50 jaroj, tamen ne malaktualiĝis, kvankam la stilo intertempe fariĝis alia. Ni tial danku al la tradukinto, nia sudafrika pioniro St. Andrew, pro lia bona kaj diligenta laboro. 
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n.116 (jan 1935)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.