Stephen Allen Andrew

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stephen Allen Andrew
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1877 (1877-11-30)
Morto 14-an de novembro 1953 (1953-11-14) (75-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Sud-Afriko
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Trojlo kaj Kresida, 1952.

Stephen Allen ANDREW (naskita en 1878; mortinta la 14-an de novembro 1953 en Sea Point, Kaburbo) estis sudafrika esperantisto.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Undino

Citaĵo
 Dank al la E.P.C. nia literaturo pliriĉiĝis per verko de la plej granda Sud-Afrika literaturistino : Olive Schreiner, kaj je l' okazo de la apero de « Romano pri Afrika Bieno » la tuta internacia gazetaro estis unuanima en sia deklaro, ke « aperis altnivela verko ».

La libro kiun E.P.C. prezentas nun al ni, estas la unua kreaĵo de Olive Szhreiner, kiun trovis nur hazarde ŝia edzo, post la morto de l' aŭtorino. UNDINO estas parta aŭtobiografia, same kiel la Romano, kies antaŭhistorion ĝi efektive donas. La granda valoro de la libro sendube estas la daŭra pentrado de menso kaj animostato de Undino, kiu sin trovas en medio « de viroj bonkoraj, komprenemaj, kaj de severaj amaraj virinoj ».

La bonega zorgo kiun E.P.C. ankaŭ por ĉi tiu eldonaĵo havis, certe ankoraŭ instigos la ŝatantojn de bela biblioteko, aĉeti ĝin. 
— Belga esperantisto n267-268 (maj-jun 1939)

Pri Trojlo kaj Kresida

Citaĵo
 Apero de nova traduko de Shakespeare estas ĝojiga fakto. Pro tio mi prenis kun intereso la ĵus aperitan libron.

Bedaŭrinde ĝi ne respondis al mia espero. Apenaŭ tiu sukcesis legi ĝin ĝis la fino. Mi ne povas kompari la tradukon al la originala teksto: sed mi facile imagas ke la tradukinto pene klopodis redoni ĉiujn nuancojn de la teksto. La rezulto estas verko peza: la stilo tute ne estas flua; je ĉiu iom longa vorto oni devas halti por kompreni la sinsekvon de sufiksoj kuligitaj.

Eble la aŭtoro laŭtlegos sian tradukon, kaj ĝin plibonigos, ĝis ĝi estos facile kaj flue legebla kaj komprenebla. Tiam ni volonte konsilos al la literaturamantojn ĝin aĉeti kaj legi 
— P. K. Belga Esperantisto - Numero 315, Aprilo, 1953

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Edwin de Kock kaj aliaj: Cent jaroj da Esperanto en Sud-Afriko, en: Sub Fremdaj Ĉieloj, paĝoj 131 ĝis 152.