Romba tridekedro
| Romba tridekedro | |
| Klaku por rigardi turnantan bildon | |
| Speco | Katalana solido Latero-transitiva, zonopluredro |
| Edra figuro | V3.5.3.5 |
| Verticoj | 32 |
| Lateroj | 60 |
| Edroj | 30 |
| χ | 2 |
| Geometria simetria grupo | Ih |
| Duedra angulo | 144° |
| Duala hiperpluredro | Dudek-dekduedro |
| Bildo de duala hiperpluredro | |
En geometrio, la romba tridekedro estas konveksa pluredro kun 30 rombaj edroj. Ĝi estas katalana solido kaj zonopluredro. Ĝi duala pluredro estas la dudek-dekduedro. Ĉar ĝi estas katalana solido do ĝi estas edro-transitiva kun malregulaj edraj plurlateroj.
La rilatumo de la longa diagonalo al la mallonga diagonalo de ĉiu edro estas la ora proporcio φ. La akutaj anguloj de ĉiu edro estas 2 tg−1(1/φ) = tg−1(2), aŭ proksimume 63.43°. Ĉiu el ĉi tiaj romboj estas nomata kiel ora rombo.
La romba tridekedro estas unu el la naŭ latero-transitivaj konveksaj pluredroj, ili estas 5 platonaj solidoj, kubokedro, dudek-dekduedro, romba dekduedro kaj romba tridekedro.
La romba tridekedro estas unu el projekcioj de 6-dimensia hiperkubo al 3 dimensioj.
Uzoj
[redakti | redakti fonton]La romba tridekedro estadas uzata kiel ĵetpluredro kun 30 edroj (d30).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Williams, Robert. (1979) The Geometrical Foundation of Natural Structure: A Source Book of Design - La Geometria Fundamento de Natura Strukturo: Fonta Libro de Dizajno. Dover Publications, Inc. ISBN 0-486-23729-X. (Sekcio 3-9)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Eric W. Weisstein, Romba tridekedro en MathWorld.
- Virtualaj realaj pluredroj - la enciklopedio de pluredroj
