Insulo Roosevelt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Roosevelt island)
Roosevelt Island
Elaera foto de Insulo Roosevelt. Manhatano situas dekstre, Kvinzo maldekstre.
Elaera foto de Insulo Roosevelt. Manhatano situas dekstre, Kvinzo maldekstre.
rivera insulo
Akvejo East River
Geografia situo 40° 45′ 43″ N, 73° 57′ 0″ U (mapo)40.761944444444-73.951.5Koordinatoj: 40° 45′ 43″ N, 73° 57′ 0″ U (mapo) f1
Roosevelt Island (Novjorko)
Roosevelt Island (Novjorko)
DEC
Roosevelt Island
Roosevelt Island

Map

Longo 3,17 kmf2
Larĝo 240 mf3
Areo 0,6 km² f4
Plej alta loko 1,5 mf5
Loĝantaro 11 661 (2010)
19 435 loĝ./km²
vdr

Insulo Roosevelt, (elparolo: RO-se-velt) antikve Insulo Blackwell kaj Insulo Bonfarto[1] estas insulo en Novjorko, lokata en la Orienta Rivero (East River, vere markolo) inter la pli grandaj insuloj Manhatano kaj Longinsulo. Ĝi estas regata de la urbodistrikto Manhatano. La insulo estis en la jaro 1973 nomata laŭ Franklin D. Roosevelt, la Prezidanto de Usono dum la Granda Depresio.[1] La Parko Kvar Liberecoj ĉe la suda punkto de la insulo estas tiel nomata pro oratoraĵo de Roosevelt, kaj enhavas larĝan buston de la viro. Laŭ la popolnombrado de 2010, la insulo havis 11 661 loĝantojn.[2] La urbo Novjorko posedas la insulon, sed en la jaro 1969, oni lukontraktis ĝin al la Novjorkia Ŝtata Urba Konstruanta Firmao, kiu posedas ĝin 99 jarojn. Plejparte de la loĝataj konstruaĵoj sur la insulo estas lupagitaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nomo[redakti | redakti fonton]

La Domo Blackwell

La Lenapoj indianoj nomis la insulon "Minnehanonck" (tradukebla kiel "Longa Insulo" aŭ "Agrable estas, sur la insulo esti"), kaj poste Nederlando aĉetis ĝin, la koloniistoj renomis la insulon al "Varkens Eylandt" ("Porkinsulo").[1] Kiam Nederlando kapitulacigis la urbon Novamsterdamon al la Angloj en la jaro 1664, Kapitano John Manning akiris la insulon; poste la insulo estis konita kiel "Manning's Island." Dudek jarojn poste, la bofilo de Manning, Robert Blackwell, heredis la insulon, kaj nomis ĝin laŭ si mem.[3] En la jaro 1796, la pranepo de Blackwell konstruis la Domon Blackwell, kiu estas la plej antikva konstruaĵo sur la insulo, kaj la sesa plej antikva konstruaĵo en la urbo Novjorko.[3]

19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La Okangulo, nun apartamentaro

En la jaro 1828, la urbo Novjorko aĉetis la insulon je prezo de $ 32 000 (je $754 133 en la jaro 2020), kaj post kvar jaroj, konstruis malliberejon sur la insulo. Malsanulejon oni konstruis por servi la malsanulojn inter la malliberuloj. Oni laboris konstruinte la Novjorkan Azilon por Frenezuloj, la unuan en la urbo, ĝis la jaro 1839, kiam la azilo ekakceptis malsanulojn.[4] La azilo, kiun Alexander Jackson Davis desegnis, inkluzivas La Okangulon, nuntempe la sola restanta konstruaĵo de la azilo.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Ruĝa tramo, kiu vojaĝas super la Orienta Rivero inter Manhatano kaj Insulo Roosevelt. La Ponto Kvinzboro lokas en la maldekstra de la bildo, kaj la konstruaĵoj estas en Manhatano.

La insulo estas konektita al Manhatano per la Insulo Roosevelt Telfero (Roosevelt Island Tramway), pendigitaj tramoj kiuj veturas inter la du insuloj plurajn fojojn tage. Oni finkonstruis la telferon en la jaro 1976. La F-trajno de la Novjorka Metroo haltas ĉe la "Roosevelt Island" haltejo sur la insulo. Kvankam la Ponto Kvinzboro pasas super la insulo, oni ne povas eniri en la insulon el tie. Anstataŭe, la Ponto Insulo Roosevelt kondukas la insulon al Astorio, Kvinzo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Pollak, Michael, "Name that Island", December 14, 2012.
  2. Economic, Racial & Religious Diversity on Roosevelt Island - The Stewardship Report (angla). Arkivita el la originalo je 2014-11-01. Alirita 2021-05-11. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-16. Alirita 2021-05-11.
  3. 3,0 3,1 Timeline of Island History. The Main Street Wire. Arkivita el la originalo je 1a de Septembro, 2010. Arkivigite je 2010-09-01 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-05-17. Alirita 2021-05-14.
  4. Insulo Blackwell (Insulo Roosevelt), Novjorko - Usona Nacia Parka Servo (angla).