Rosario Sgroi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Itala esperantisto

Rosario Sgroi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1912 (1912-11-30)
Morto 23-an de decembro 1975 (1975-12-23) (63-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Rosario SGROI (naskiĝis 1913 - mortis la 23-an de decembro 1975 en Katanio, Italio) estis tre konata aktivulo de la itala Esperanto-movado.

Li lernis Esperanton jam en 1927 kaj i.a. fondis la unuan E-grupon en Sicilio. Al la loka grupo li postlasis tre riĉan bibliotekon, tiel, ke Katanio nun havas la plej grandan E-bibliotekon en la suda Italio.

Dum multaj jaroj li estis membro de UEA, lastatempe ankaŭ de Societo Zamenhof.