Rosario de Velasco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rosario de Velasco
Persona informo
Naskonomo Rosario de Velasco Belausteguigoitia
Naskiĝo 20-an de majo 1904 (1904-05-20)
en Madrido
Morto 2-an de marto 1991 (1991-03-02) (86-jaraĝa)
en Barcelono
Tombo Montjuïc Cemetery
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Rosario de VELASCO Belausteguigoitia (Madrido, 20a de majo 1904 - Barcelono, 2a de marto 1991) estis hispana pentristino ano de la Sociedad de Artistas Ibéricos kaj proksima al la germana movado Nova Objektiveco.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis filino de kolonelo kaj de eŭska karlistino. Ŝi montriĝis proksima al la porvirina fako de la faŝisma partio Falange Española en ties komencoj. En la 1930-aj jaroj ŝi ricevis diversajn premiojn. Ŝi kombinis realismon kun figurativismo. Ŝi edziniĝis al kuracisto Xavier Farrerons Co en Barcelono en 1937, jam dum la Hispana Enlanda Milito. La geedzoj fuĝis al Francio, por trairi al la zono dominita de la insurekciuloj, kaj jam tie ŝi naskis sian filinon, María del Mar, kaj kunlaboris per desegnoj kun la revuo Vértice de Falange. Post la milito la familio setliĝis definitive en Barcelono, kaj ŝi startigis etapon de intensa pentraktiveco.

Ŝi havigis ilustraĵojn por libroj, kiel Cuentos para soñar (1928) kaj La bella del mal amor (1930) de María Teresa León,[2]​ kaj Princesas del martirio de Concha Espina (Gustavo Gili, Barcelona, 1940).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esteban Leal, Paloma. «Rosario de Velasco. Adán y Eva». Museo Nacional Centro de Arte Reina Sofía. Konsultita la 4an de septembro 2016.
  2. Balló, Tània, 1977-. Las sinsombrero 2 : ocultas e impecables. ISBN 9788467052688. OCLC 1059528960. Konsultita la 5an de aprilo 2019.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Balló, Tania, Las sinsombrero 2. Editorial Espasa, Barcelona, 2018 ISBN 978-84-670-5268-8. Ĉapítro 6, pp. 181-206.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rosario de Velasco en la hispana Vikipedio.