Roscoe Arbuckle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Roscoe "Fatty" Arbuckle)
Roscoe Arbuckle
Persona informo
Roscoe Arbuckle
Naskiĝo 24-an de marto 1887 (1887-03-24)
en Smith Center
Morto 29-an de junio 1933 (1933-06-29) (46-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo kremacio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Edz(in)o Minta Durfee • Addie McPhail • Doris Deane vd
Profesio
Okupo komikisto • filmaktoro • filmreĝisoroscenaristoaktoro vd
Aktiva dum 1904–1933 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Roscoe Conkling "Fatty" Arbuckle (24a de Marto, 1887 – 29a de Junio, 1933) estis usona aktoro, komediisto, reĝisoro kaj scenaristo de muta kino. Startinte el la entrepreno Selig Polyscope Company li poste translokiĝis al Keystone Studios, kie li laboris kun Mabel Normand kaj Harold Lloyd. Li estis mentoro de Charlie Chaplin kaj malkovris la talentajn eblojn de Buster Keaton kaj Bob Hope. Arbuckle estis unu el la plej popularaj steluloj de muta kino de la 1910-aj jaroj, kaj tuj iĝis unu el la plej bone pagataj aktoroj de Holivudo, subskribinte kontrakton en 1920 kun Paramount Pictures por 1 miliono da dolaroj (koresponda al proksimume 14,000,000 da dolaroj en dolaroj de 2017).[1]

Inter Novembro 1921 kaj Aprilo 1922, Arbuckle estis la akuzito en tri tre disvastigitaj juĝoj pro la rabado kaj nevola murdo de la aktorino Virginia Rappe. Rappe malsaniĝis dum festo gastigita de Arbuckle en la Hotelo Sankta Francisko en San Francisco en Septembro 1921; ŝi mortis kvar tagojn poste. Arbuckle estis akuzita de la konatuloj de Rappe pro rabado kaj hazarda murdo de Rappe. Post la du unuaj juĝoj, kiuj rezultis en ne interkonsentitaj decidoj, Arbuckle estis senkulpigita en la tria juĝo kaj ricevis formalan verkitan aserton de apologio el la ĵurio.

Spite la senkulpigon de Arbuckle, tiu skandalo ruinigis sian figuron kiel pionira komikisto. Post la juĝoj, liaj filmoj estis malpermesitaj kaj estis publike iel forgesita. Kvankam la malpermeso de liaj filmoj estis nuligita post unu jaro, Arbuckle apenaŭ laboris dise dum la 1920-aj jaroj. Li poste laboris kiel kina reĝisoro sub la kaŝnomo William Goodrich. Li finfine povis reveni al aktorado, farante kurtajn komediojn en 1932 por Warner Bros.

Li mortis dormante pro koratako en 1933 estante 46jaraĝa, ŝajne la saman tagon kiam li subskribis kontrakton kun Warner Brothers por fari longan filmon.[2]

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Arbuckle legante la gazeton La Vie Parisienne ĉ. 1920
  • The Gangsters. 1913.
  • Fatty Joins the Force. 1913.
  • Fatty's New Role. 1915.
  • The Waiters' Ball. 1916.
  • A Noise from the Deep. 1913.
  • Mabel's New Hero. 1913.
  • His Sister's Kids. 1913.
  • A Flirt's Mistake. 1914.
  • Mabel's Blunder. 1914.
  • A Bath House Beauty. 1914.
  • Those Country Kids. 1914.
  • The Rounders. 1914. Kun Charles Chaplin
  • Tango Tangles. 1914. Kun Charles Chaplin
  • Lover's Luck. 1914.
  • Fatty's Jonah Day. 1914.
  • Mabel and Fatty's Simple Life (Fatty and Mabel's Simple Life). 1915.
  • Mabel, Fatty and the Law. 1915. (Fatty's Spooning Days).
  • Wished on Mabel. 1915.
  • Mabel and Fatty's Married Life (Fatty and Mabel's Married Life). 1915.
  • Miss Fatty's Seaside Lovers. 1915. Kun Harold Lloyd
  • Fatty's Tintype Tangle. 1915.
  • Fatty's Reckless Fling. 1915.
  • Fatty's Plucky Pup. 1915.
  • Fatty's Faithful Fido. 1915.
  • That Little Band of Gold. 1915. Kun Mabel Normand, Ford Sterling
  • He Did and He Didn't. 1916.
  • Fatty and Mabel Adrift. 1916.
  • His Wife's Mistake. 1916.
  • A Reckless Romeo. 1917.
  • A Creampuff Romance. 1917.
  • The Butcher Boy. 1917. Kun Buster Keaton, Al St. John
  • The Rough House. 1917. Kun Buster Keaton, Al St. John
  • His Wedding Night. 1917. Kun Buster Keaton, Al St. John
  • Coney Island. 1917. Kun Buster Keaton, Al St. John
  • Out West. 1918. Kun Buster Keaton, Al St. John
  • Moonshine. 1918. Kun Buster Keaton, Al St. John
  • Good Night, Nurse. 1918. Kun Buster Keaton, Al St. John
  • The Cook. 1918. Kun Buster Keaton, Al St. John
  • The Sheriff. 1918.
  • A Scrap of Paper. 1918.
  • Camping Out. 1919.
  • The Pullman Porter. 1919.
  • Love. 1919.
  • The Bank Clerk. 1919.
  • A Desert Hero. 1919.
  • Back Stage. 1919. Kun Buster Keaton, Al St. John
  • The Hayseed. 1919.
  • The Round-Up. 1920.
  • Love. 1919.
  • Life of the Party. 1920.
  • The Garage. 1920. Kun Buster Keaton
  • Leap Year. 1921.
  • Gasoline Gus. 1921.

Kiel reĝisoro[redakti | redakti fonton]

  • Special Delivery. 1922.
  • No Loafing. 1923.
  • Stupid, But Brave. 1924.
  • The Movies. 1925.
  • Curses!. 1925.
  • The Iron Mule. 1925.
  • Dynamite Doggie. 1925.
  • His Private Life. 1926.
  • Home Cured. 1926.
  • Fool's Luck. 1926.
  • My Stars. 1926.
  • The Red Mill. 1927.
  • Special Delivery. 1927. Kun Eddie Cantor
  • Bridge Wives. 1932.

Kurtoj Vitagraph[redakti | redakti fonton]

  • Hey, Pop! 1932.
  • In the Dough. 1932.
  • Close Relations. 1933.
  • Buzzin' Around. 1933.
  • How've You Bean? 1933.
  • Tomalio. 1933.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Federal Reserve Bank of Minneapolis Community Development Project. "Consumer Price Index (estimate) 1800–". Federal Reserve Bank of Minneapolis. [1] Arkivigite je 2018-04-07 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 1an de Septembro, 2018.
  2. Noe, Denise. "Fatty Arbuckle and the Death of Virginia Rappe". Crime Library at truTV. Arkivita el la originalo en la 17a de Septembro, 2008. Alirita en la 1a de Septembro, 2018.