Rosie Perez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rosie Pérez)
Rosie Perez
Persona informo
Rosie Perez
Naskiĝo 6-an de septembro 1964 (1964-09-06) (59-jaraĝa)
en Bushwick
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Los-Anĝelesa Urba Universitato • Grover Cleveland High School vd
Familio
Edz(in)o Eric Haze • Seth Zvi Rosenfeld vd
Profesio
Okupo filmaktoro • teatra aktoro • televida aktoro • voĉaktoro • dancisto vd
Aktiva dum 1989– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rosie PEREZ (denaske Rosa Maria Perez, 6an de Septembro, 1964) estas usona aktorino, koregrafino, dancistino kaj aktivulino. Ŝia elrompo okazis je sia portreto de Tina en la filmo Do the Right Thing (1989), sekvita de White Men Can't Jump (1992). La ludado de Perez en Fearless (1993) havigis al ŝi nomumon por la Oskar-premio al la Plej Bona Duaranga Aktorino, inter aliaj hooroj. Aliaj steluladoj okazis ĉe filmoj It Could Happen to You (1994), The Road to El Dorado (2000), Pineapple Express (2008), kaj Birds of Prey (2020).

Perez ricevis tri premiojn Primetime Emmy pro In Living Color (1990–1994) kaj alian nomumon al Emmy pro sia laboro en The Flight Attendant (2020–nun). Ŝi ludis ankaŭ en teatraĵoj en Broadvejo kiel The Ritz, Frankie and Johnny in the Clair de Lune, kaj Fish in the Dark. Ŝi estis ankaŭ kungastiganto en la babilrondo de ABC The View dum la 18a sezono de la programo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi ekkarieris kiel dancistino, ekde kiam ŝi oftis en dancejoj kiel distro for el studado de biokemio. Tiukadre ŝi estis dungita de Spike Lee por la filmo Do the Right Thing.[1] Poste Perez ankoraŭ koregrafiis muzikfilmetojn por Janet Jackson, Bobby Brown, Diana Ross, LL Cool J kaj The Boys.[2]

Perez havis sian trian gravan rolon en la sukcesa komedio White Men Can't Jump kun Wesley Snipes kaj Woody Harrelson. En 1997, ŝi protagonistis kun Javier Bardem en Perdita Durango, filmo en kiu multaj scenoj de troa violento, sekso kaj nudeco estis forigitaj el la versio publikigita en Usono sed restis netuŝitaj en la versio publikigita en Eŭropo kaj Latinameriko.[3]

Perez aperis en epizodo de Law & Order: Special Victims Unit en Oktobro 2009. Dum tiu filmado ŝi vundiĝis kaj sekve ŝi procesis kontraŭ la produktoroj de la serio.[4]

Krom laboro en televido, ekzemple kun Whoopi Goldberg, kaj en teatro, ŝi estas aktivulino pri aferoj rilataj al Puerto Rico (ekzemple per la filmo Yo soy Boricua, pa'que tu lo sepas!), Aidoso kaj edukprogramoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hill, Logan (7a de Aprilo, 2008). "How I Made It: Spike Lee on 'Do the Right Thing'". New York. Alirita la 18an de Oktobro, 2014.
  2. Udovitch, Mim. "I, Latina". Vibe. No. Decembro 1993 – Januaro 1994. Alirita la 18an de Oktobro, 2014.
  3. Stevens, Brad (April 2000). "Perdita Durango: A Case Study". Senses of Cinema. Alirita la 18an de Oktobro, 2014.
  4. Marzulli, John (1a de Februaro, 2012). "Rosie Perez OKs settlement after injury on 'Law & Order: Special Victims Unit'". New York Daily News. Alirita la 18an de Oktobro, 2014.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rosie Perez en la angla Vikipedio.