Rosy Pereira
Hedy Sylvia (Rosy) Pereira | |
---|---|
La kantistino kun Dries Holten (Andres) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-a de aŭgusto 1951 en Ĝakarto, Indonezio |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
Hedy Sylvia (Rosy) Pereira (naskiĝis en Ĝakarto) estas indonezia-nederlanda kantistino. Ŝi estas la filino de gitaristo Coy Pereira. Ŝi eldonis unuopaĵojn dum la 1960-aj jaroj sub propra nomo kaj kiel Babe Pereira. Dum la mezaj kaj lastaj 1970-aj jaroj ŝi formis kun Dries Holten la duopon Rosy & Andres kiu havis furorkanton kun "My Love".