Roza Lago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roza Lago
Roza Lago (Lago Pink)
Roza Lago (Lago Pink)
plurtavola lago
Situo Kebekio
Ĉefaj elfluoj Gatineau
Landoj de la baseno Kanado
Datenoj
Koordinatoj 45° 28′ 5″ N, 75° 48′ 25″ U (mapo)45.468055555556-75.806944444444162Koordinatoj: 45° 28′ 5″ N, 75° 48′ 25″ U (mapo)
Roza Lago (Kebeko)
Roza Lago (Kebeko)
DEC
Roza Lago
Roza Lago
Map
Roza Lago
Supermara alteco 162 m
Surfaca areo 9 hadep1f5
Maksimuma profundo 20 mf10
vdr

Roza Lago estas plurtavola lago situanta en Parko Gatineau en Kebekio (Kanado). La surfaco de la akvo estas profunde verda pro la abundeco de algoj en la akvo. La lago estas en danĝero de plantoziĝo pro homaj agadoj. La parka estraro malpermesas baniĝi en la lago, konduki dombestojn proksime de ĝi, foriri de la ligna promenejo kaj enĵeti ŝtonojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loka nomo (angla, franca) de la lago estas Pink kaj devenas de tiunoma familio de irlandaj setluloj, kiuj en 1826 tie senarbigis terenon por bieneto. La laŭvorta signifo de la angla vorto pink estas "rozkolora", pro tio ekestis la nompropono "Roza Lago", kvankam la lago ne havas rilaton al tiu koloro.