Saltu al enhavo

Ruĝeca strigeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝeca strigeto
G. b. ridgwayi en Honduro
G. b. ridgwayi en Honduro
Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Strigoformaj, Strigiformes
Familio: Strigedoj, Strigidae
Genro: Glaucidium
Specio: Ruĝeca strigeto, G. brasilianum
Glaucidium brasilianum
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

La Ruĝeca strigeto (Glaucidium brasilianum) estas malgranda strigo, tio estas birdospecio parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la turstrigoj, nome Titonedoj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Ruĝecan strigeton la unua formale priskribis en 1788 la germana natursciencisto Johann Friedrich Gmelin en sia reviziita kaj etendigita eldono de la verko de Carl Linnaeus nome Systema Naturae. Li metis ĝin kun ĉiuj aliaj strigoj en la genron Strix kaj stampis la duvortan nomon Strix brasiliana.[1] Kvankam ne citita rekte, la priskribo de Gmelin estis fakte bazita sur la "Cabure" kiun priskribis en 1648 la germana natursciencisto Georg Marcgrave en sia Historia Naturalis Brasiliae.[2]

La Ruĝeca strigeto estas nun metita kun 28 aliaj strigetoj en la genron Glaucidium, kiun enkondukis en 1826 la germana zoologo Friedrich Boie.[3][4] La genronomo devenas el la greka glaukidion kun la signifo "strigeto" aŭ "malgranda strigo". Ĝi estas diminutivo de glaux kun la signifo "strigo".[5]

Oni agnoskis dek tri subspeciojn:[4]

  • G. b. cactorum Van Rossem, 1937 – suda Arizono (Usono) ĝis Sonora kaj norda Nayarit (okcidenta Meksiko)
  • G. b. intermedium Phillips, AR, 1966 – suda Nayarit ĝis Oaxaca (okcidenta Meksiko)
  • G. b. ridgwayi Sharpe, 1875 – suda Teksaso (centra suda Usono) ĝis okcidenta Panamo
  • G. b. medianum Todd, 1916 – norda Kolombio
  • G. b. margaritae Phelps, WH & Phelps, WH Jr, 1951 – Insulo Margarita (Venezuelo)
  • G. b. phaloenoides (Daudin, 1800) – norda, orienta Venezuelo, Trinidado kaj Gujanoj
  • G. b. duidae Chapman, 1929 – Cerro Duida (suda Venezuelo)
  • G. b. olivaceum Chapman, 1939 – Aujantepui (sudorienta Venezuelo)
  • G. b. ucayalae Chapman, 1929 – Amazonio
  • G. b. brasilianum (Gmelin, JF, 1788) – orienta Brazilo ĝis nordorienta Argentino
  • G. b. pallens Brodkorb, 1938 – orienta Bolivio, okcidenta Paragvajo kaj norda Argentino
  • G. b. stranecki König, C & Wink, 1995 – centra Argentino ĝis suda Urugvajo
  • G. b. tucumanum Chapman, 1922 – okcidenta Argentino

Trinidado, same kiel aliaj lokoj, havas endemiajn subspeciojn de Glaucidium brasilianum. Ĵusaj studoj pri genetiko trovis gravajn diferencojn en Ruĝeca strigeto el diversaj regionoj kaj membroj de la norda grupo ridgwayi estas foje konsideritaj aparta specio, nome Strigeto de Ridgway (Glaucidium ridgwayi).

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi reproduktiĝas en suda-centra Arizono en Usono, sude tra Meksiko, Centrameriko kaj Sudameriko ĝis Bolivio kaj Argentino. Trinidado, kaj aliaj lokoj; estas endemiaj subspecioj de tiu strigeto. La versio de Trinidado estas pli ruĝeca supre ol la kontinentaj formoj. Ĵusaj genetikaj laboroj trovis bazajn diferencojn inter ruĝecaj strigetoj el diferencaj regionoj.

En la suda parto de la teritorio, la Ruĝeca strigeto estas iagrade ofta birdo en malferma arbaro. La nesto estas arba truo (en arbo aŭ en kolonaj kaktoj), kie la ino demetas 3-5 blankajn ovojn. La kovado daŭras 28 tagojn, kun 27-30 tagoj antaŭ elnestiĝo.

La Ruĝeca strigeto estas eta, tipe 15 cm longa, kaj fortika kun malproporciaj grandaj kalkanoj. La supraj partoj estas brunaj, tre punktecaj aŭ striecaj je blanko en krono kaj flugilkovriloj. La subaj partoj estas blankaj, striecaj je bruna. Estas elstaraj blankaj brovoj super la vizaĝa disko. La okuloj estas flavaj. Estas du "okulmakuloj" ĉe la nuko. La vosto estas longa kaj strieca je bruno kaj nigro. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la inoj estas iomete pli grandaj kaj pli ruĝecaj, ĉefe en la bruno de la vosto. La flugo estas malalta al la grundo kaj rapida kun longaj bukloj.

Tiu ĉi nearktisa kaj neotropisa specio estas krepuskema (aktiva je mateniĝo kaj noktiĝo), kaj ofte ĉasas dumtage. Ĝi povas esti facile lokigita pro la etaj birdoj kiuj ĝenas ĝin kiam ĝi ripozas surarbe (ĝis 40 birdoj de 11 specioj estis kontrolitaj dum ĝenado al unu strigeto). Ĝi ĉasas varion de etaj predoj, kiel birdoj, lacertoj, mamuloj, kaj insektoj. La alvoko estas fajfa hu-hu-hu-hu. Tiu alvoko estas facile imitata, kaj estas uzata de birdumantoj por allogi aliajn etajn ĝenontajn birdojn kaj aliajn Ruĝecajn strigetojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Gmelin, Johann Friedrich. (1788) Systema naturae per regna tria naturae : secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 13‑a eldono 1, Part 1 (latine), Lipsiae [Leipzig]: Georg. Emanuel. Beer.
  2. ↑ Marcgrave, Georg. (1648) Historia Naturalis Brasiliae: Liber Quintus: Qui agit de Avibus (latine). Lugdun and Batavorum (London and Leiden): Franciscum Hackium and Elzevirium, p. 212–213.
  3. ↑ (1826) “Generalübersicht der ornithologischen Ordnungen, Familien und Gattungen”, Isis von Oken (German, Latin) 19.
  4. 1 2 Owls. IOC World Bird List Version 12.2. International Ornithologists' Union (August 2022). Alirita 10a de Decembro 2022 .
  5. ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]