Skvamnuka kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ruĝkola kolombo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Skvamnuka kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Patagioenas Patagioenas
Specio: Skvamnuka kolombo 'Patagioenas squamosa'
Bonnaterre 1792
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Skvamnuka kolomboRuĝkola kolombo (Patagioenas squamosa), estas mezgranda birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas kolombojn kaj turtojn ene de la genro de Amerikaj kolomboj nome Patagioenas.

Tiu specio estas loĝanta birdo kaj reproduktanta ĉefe ĉe insuloj de Karibo nome Bahamoj, Kubo, Jamajko, Puerto-Riko, Domingo kaj Antigvo. Oni povas konsideri, ke estas endemismo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Skvamnuka kolombo estas granda (32 cm ĝis 40 cm), ardezgriza kolombo, de grenatkolora plumaro ĉirkaŭ la kolo kaj malpli ĉe la kapo, de kie devenas unu el la du nomoj. La plumaro ĉe la nuko aperas skvameca, kaj de tie devenas kaj la alia kaj la scienca nomoj de la specio. Estas nuda haŭtaĵo kiu ĉirkaŭas la ruĝajn okulojn; tiu ringo estas pli ruĝeca ĉe maskloj kaj pli flaveca ĉe inoj. La kruroj kaj la bazo de la beko de tiu ĉi specio estas ruĝa, sed la resto de la beko estas helkolora.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la Skvamnuka kolombo inkludas la insulojn de kaj la Grandaj Antiloj kaj la Malgrandaj Antiloj. Tiu ĉi specio plej ofte ĉeestas pluvarbarojn, sed ĝi povas troviĝi ankaŭ ĉe pli sekaj malaltaj arbaroj; la specio ĝenerale malakceptas areojn de homa setlado.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La ino de la Skvamnuka kolombo demetas unu aŭ du ovojn en nesto konstruita ĉefe en arbo.

Dieto kaj kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi specio manĝas ĉefe fruktojn kaj semojn de arboj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International 2004. Columba livia. In: IUCN 2006. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. www.iucnredlist.org. 30a Aprilo 2007.
  • Evans, P.G.H. (1990). Birds of the Eastern Caribbean. Macmillan Education Ltd, London.