Rudolf Borchardt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Rudolf Borchardt
Rudolf Borchardt en Italujo, 1907
Rudolf Borchardt en Italujo, 1907
Persona informo
Naskiĝo 9-an de junio 1877 (1877-06-09)
en Kenigsbergo
Morto 10-an de januaro 1945 (1945-01-10) (67-jara)
en Trins
Lingvoj germana lingvo [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Profesio
Profesio verkistotradukisto • poeto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Rudolf BORCHARDT (naskiĝis la 9-an de junio 1877 en Kenigsbergo, mortis la 10-an de januaro 1945 en Trins/Distrikto Innsbruck Land) estis germana verkisto kaj kulturkritiko. Lia juda patro Robert Martin estis direktoro de la Berlina komercsocieto, lia avo tekomercistego. Lia edzino unua (ekde 1906) estis Clara Ehrmann (+1944), la dua (ekde 1921) Marie Luise Voigt (kun ŝi li havis unu filinon).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Borchardt interesiĝis multflanke je studoj de filologio kaj arkeologio (i.a.) en Berlino, Bonn kaj Göttingen kaj havis la honoron esti instruata de Wilhelm Dilthey, Hermann Usener kaj Friedrich Leo. Estante unue disĉiplo arda de Stefan George li baldaŭ kritikis i.a. ties troigitan ritemaron. Malamiko preferata iĝis ŝajne Friedrich Gundolf, dume venerado respektive amikeco kun Hugo von Hofmannsthal kaj Rudolf Alexander Schröder vere tre influadis lin. Dum la Unua mondmilito Borchardt proklamis plurfoje kaj fiere sian germanecon; feliĉe li sukcesis, antaŭ arestiĝo en aŭgusto 1944, vivi longan tempon en Italujo kien li fuĝis post la potencakiro de la nazioj.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Brilas lia lingva kompetenco ĉie ajn en la verkaro kiel ankaŭ lia formemo. Li ja batalis kontraŭ minacantaj dekadencoj kultura kaj lingva. Li ankaŭ polemike atakis blindajn imitadojn ekz. de la stilo de Wolfram, de mezepokaj misteriludoj, de lutera biblia lingvo. Inverse li mem provis kombini sian propran iel artefaritan lingvon kun malnovaj idealoj.

Borchardt ankaŭ gravis kiel raportisto de sociaj kutimoj (en 2018 furoris la noveldono de unu lia priskribo de antaŭmilita malmoralema Berlino) kaj kiel tradukisto. La alifaro de La Divina Commedia en 1923 ekz. estis la provo rekonstrui germanan poetan lingvostaton el la komenco de la 14-a jarcento. Borchardt tradukis aĵojn de Algernon Charles Swinburne kaj ĉiajn literaturaĵojn el la mediteranea regiono (disde malnovgrekaj himnoj ĝis provenclingvaj lirikaĵoj). Science li studis pri la unueco de mezepoka mediteranea kultura unueco.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Zehn Gedichte. 1896
  • Rede über Hofmannsthal. 1905
  • Villa. Prozaĵoj. 1908
  • Alpenübergang 1911
  • Jugendgedichte. 1913
  • Der Krieg und die deutsche Selbsteinkehr. 1915
  • Das Weltpuff Berlin, 1923
  • Ewiger Vorat deutscher Poesie. Antologio. 1926
  • Das hoffnungslose Geschlecht. Rakontoj. 1929
  • Pamela. Komedio. 1934
  • Volterra. Prozaĵoj. 1935
  • Vereinigung durch den Feind hindurch. Romano. 1937
  • Gesammelte Werke in Einzelausgaben. Stuttgart 1956-1990
  • Leben von ihm selbst erzählt. 2002 (postmorte). ISBN 351822350X
  • Anabasis - Aufzeichnungen, Memoroj 1943-1945 (postmorte, 2003). ISBN 3446203850
  • Deutsche Renaissancelyrik, eld. Stefan Knödler 2008. ISBN 978-3-446-23033-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]