Rudolfo de Habsburgo-Loreno (kardinalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rudolfo de Habsburgo-Loreno)
Saltu al: navigado, serĉo
Rudolfo de Habsburgo-Loreno
ĉefepiskopo de Olomouc Olomouc diocese.png
Portreto
Portreto
Regado 18191831
Devena nomo Rudolf Johannes Joseph Rainier kardinalo von Habsburg-Lothringen
Ceteraj titoloj kardinalo, arkiduko
Naskiĝo la 8-an de januaro 1788
en Pizo, Flago-de-Italio.svg Italio
Morto 23-a de julio 1831
en Baden bei Wien, Malsupra Aŭstrio, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio
Antaŭulo Maria Thaddäus von Trautmannsdorff
Sekvanto Ferdinand Maria Chotek
Dinastio Habsburgo
Patro Leopoldo la 2-a
Patrino Maria Luisa of Spain
Religio Romkatolikismo
v  d  r
Information icon.svg
Memoriga tabulo, malantaŭ kiu estas metita la koro de Rudolfo Johano.

Rudolfo de Habsburgo-Loreno, plennome Rudolf Johannes Joseph Rainier kardinalo von Habsburg-Lothringen (8-an de januaro 1788 Pizo[1], Italio23-a de julio 1831 Baden bei Wien, Malsupra Aŭstrio) estis aŭstra arkiduko kaj en la jaroj 1819 ĝis 1831 ĉefepiskopo de Olomouc.

Li naskiĝis kiel malplej aĝa filo de imperiestro Leopoldo la 2-a kaj lia edzino Maria Ludovika de Hispanio (María Luisa de Borbón). En la jaro 1819 li estis nomita ĉefepiskopo de Olomouc kaj poste kardinalo.

Li ŝatis muzikon, subtenis muzikistojn kaj eĉ mem komponis. Ludwig van Beethoven instruis lin kaj dediĉis al li plurajn komponaĵojn.

Li estas sepultita en familia kripto de Habsburgoj en kapuĉena preĝejo en Vieno. Lia koro estas metita en kripto en Katedralo de sankta Venceslao en Olomouc.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La maison ducale de Lorraine Georges Poull 1991 paĝo 267