Rudolfo de Habsburgo-Loreno (kronprinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kronprinco Rudolf Habsburg, germane Kronprinz Rudolf Franz Karl Joseph von Österreich-Ungarn, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Habsburg–Lotaringiai Rudolf koronaherceg (pli komplete Habsburg–Lotaringiai Rudolf Ferenc Károly József trónörökös estis tronheredonto de Aŭstrio-Hungario, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1878). Lia patro estis Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio).

Kronprinco Rudolf Habsburg

Rudolf Habsburg naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1858 en Laxenburg. Li mortis la 30-an de januaro 1889 en Mayerling.

Biografio

Rudolf Habsburg laŭ la kutimoj edukiĝis en la Habsburga kortego. Pro liaj liberaj ideoj oni ne permesis lin frekventi universitatojn, li lernis de aliaj personoj. Li ŝatis okupiĝi pri sciencoj, sed plej ofte li ĉasadis. Lia ĉasamiko estis Sámuel Teleki (esploristo), kiu en Afriko nomis lagon pri Rudolf (nun Lago Turkana). En 1881 li edziĝis post 2 jaroj havanta filinon. Spite tion la geedziĝo malboniĝis, Rudolf trovis aliajn virinojn aŭ fivirinojn. Lia morto estis ankaŭ nun nebula: oni trovis lin mortpafita kune kun amatino.

Liaj verkoj

  • Der österreichische Adel und sein konstitutioneller Beruf, 1878
  • Eine Orientreise, 1881
  • Fünfzehn Tage auf der Donau, (Dek kvin tagoj sur Danubo) 1885
  • Jagd und Beobachtungen, 1887

Fontoj