Sámuel Teleki (esploristo)
Aspekto
Sámuel Teleki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de novembro 1845 en Ernei |
Morto | 10-an de marto 1916 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Sámuel Teleki (en) |
Patrino | Erzsébet, Gräfin Bethlen de Bethlen (en) |
Okupo | |
Okupo | esploristo politikisto geografo |
TELEKI Sámuel grafo estis hungara verkisto kaj esploristo naskita en Sáromberke la 1-an de novembro 1845 kaj mortinta en Budapeŝto la 10-an de marto 1916. Li estis pranepo de kanceliero Sámuel Teleki
Biografio
[redakti | redakti fonton]Post siaj studoj Sámuel Teleki iĝis parlamentano. Li havis ĉasejon en Görgényszentimre, kie ĉasadis kremo de hungaraj politikistoj, eĉ Habsburgoj. En 1886 li vojaĝis al orienta Afriko por esplori nekonatan regionon, kie li malkovris lagojn, kiujn li nomumis Rudolf (nun Turkana) kaj Stefánia, krome vulkanon, kiun li nomumis vulkano de Teleki. Li ekprovis surgrimpi Kilimanĝaron, sed la pinton li ne povis atingi ne havante varman kostumon. Li kunportis la afrikaĵojn por la muzeo.
Li estis membro de Hungara Scienca Akademio.