Ruesca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruesca
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50331
Demografio
Loĝantaro 70  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 17′ N, 1° 29′ U (mapo)41.2825232-1.4816747Koordinatoj: 41° 17′ N, 1° 29′ U (mapo) [+]
Alto 764 m [+]
Areo 11,63443 km² (11 63. 443 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ruesca (Provinco Zaragozo)
Ruesca (Provinco Zaragozo)
DEC
Ruesca
Ruesca
Situo de Ruesca
Ruesca (Hispanio)
Ruesca (Hispanio)
DEC
Ruesca
Ruesca
Situo de Ruesca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ruesca [+]
vdr

Ruesca [RŬESka] estas municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ruesca estas municipa teritorio en la sudoriento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas inter Orera norde kaj Miedes de Aragón sude, Mara okcidente kaj Codos oriente.

La loĝloko Ruesca mem estas je 92 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 19 km de Calatayud, sur 764 msm en la Iberia Sistemo, sur la valo de la rivero Perejiles iom oriente de la fluejo mem de la rivero.

Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo A-1504. La plej proksimaj loĝlokoj estas Orera kaj Mara.

Historio[redakti | redakti fonton]

Turo.

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1120 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud. En la 13-a kaj 14-a jarcentoj estis kastelo, konstruita en la kadro de la militoj inter la Regno Kastilio kaj la Regno Aragono el kiu restas mudeĥara turo.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Ruesca kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 76 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, migdalarboj, kaj ĉefe ĉerizarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj altiraĵoj estas la preĝejo kun mudeĥara sonorilturo, la restaĵoj de la kastelo kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]