Rum (Vas)
Rum estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Szombathely. Rum signifas hungare: rumo, sed verŝajne la loknomo originas de familio Ruhm.
- Poŝtkodo: 9766
- Areo: 17 km²
- Loĝantaro: 1110
Situo
Rum situas laŭ la maldekstra bordo de Rába. Tie estis grava vojo (inter Savaria kaj Sophiane) kaj trapasejo de la romianoj.
Historio
Dum la mezepoko la komunumo estis kampurbo kun fortikaĵo. La turkoj okupis la fortikaĵon en 1532. En 1869 incendio okazis. Dum la fervojkonstrua epoko estis aparta fervojo al Szombathely, kiun oni jam nuligis.
Vidindaĵoj
Vidindaĵo estas kastelo de Bezeredj.