Rumpelstilzchen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rumpelstilzchen
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Fratoj Grimm, Jacob Grimm, Wilhelm Grimm
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1812
Ĝenro fabelo
vdr

Rumpelstilzchen [rump.lŝtilch.n] estas ĉef-rolulo de fabelo kiu originiĝis en Germanio (kie li estis konata kiel Rumpelstilzchen dum en aliaj landoj kiel Rumpelstiltskin, Nain Tracassin, aŭ Tremotino). La rakonto estis kolektita de la Fratoj Grimm en la eldono de 1812 de Kinder- und Hausmärchen. La saltema nano inkludas tradiciajn elementojn kiaj maleblaj taskoj, la penkondiĉo, la interŝanĝo de la filo, kaj, ĉefe, la sekreta nomo.

Rumpelstiltskin-Crane1886

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Muelisto asertas pri sia bela filino ke ŝi povas ŝpini pajlon al oro kaj volas edzinigi ŝin kun la reĝo. La reĝo vokas la filinon al si kaj donas al ŝi la taskon ŝpini ĉambron plenan de pajlo al oro tuj, alie ŝi devos morti. La filino de la muelisto estas malespera, ĝis kiam ekaperas mistera vireto. Li ofertas al ŝi sian helpon interŝanĝe kontraŭ ŝia kolĉeno kaj ŝpinas la pajlon al oro por ŝi. La sama afero ripetiĝas en la dua nokto, ĉi-foje kontraŭ la prezo de ringo. La reĝo tiam promesas geedziĝon al la knabino se ŝi povas ŝpini alian kameron plenan de pajlo al oro. Ĉi-foje la vireto postulas de la filino de la muelisto ricevi ŝian unuan infanon, pri kio ŝi finfine ankaŭ konsentas.

Post la geedziĝo kaj la naskiĝo de la unua infano, la vireto postulas la promesitan rekompencon. La filino de la muelisto ofertas al li ĉiujn riĉaĵojn de la imperio, sed la vireto postulas ŝian infanon. Moligite per ŝiaj larmoj, li donas al ŝi tri tagojn por diveni lian nomon. Se ŝi konos lian nomon en la tria nokto, tiam ŝi povos plu havi sian infanon. En la unua nokto la reĝino provas ĉiujn nomojn kiujn ŝi konas; sed sen sukceso. En la dua nokto ŝi provas malsukcese kun nomoj kiujn ŝi demandis de siaj regatoj. La venontan tagon ŝi ekscias de mesaĝisto pri vireto kiu loĝas en malgranda domo malproksime, kiu dancas kaj kantas ĉirkaŭ fajro nokte:

Hodiaŭ mi bakas, morgaŭ mi bierfaras,
postmorgaŭ mi alportos de la reĝino ŝian infanon;
ho, kiel bone, ke neniu scias
ke mi nomiĝas Rumpelstilzchen!

La reĝino unue demandas al la vireto ĉu li estas nomata "Kunz" aŭ "Heinz" kaj nur poste donas la ĝustan tradician nomon. Tiel ŝi solvis la enigmon. Rumpelstilzchen ege koleras kaj disŝiras sin per jenaj vortoj "Tion la diablo malkaŝis al vi!"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]