Russkij Mir (fonduso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Russkij Mir ("Rusa mondo", ruse Русский мир) estas rusia organizaĵo, celanta popularigi rusan lingvon en la mondo kaj subteni programojn pri lernado de la rusa lingvo en Rusio kaj eksterlande[1]. Ĝi estis fondita per ordono de la Prezidanto de Rusio Vladimir Putin la 21-an de junio 2007; fondintoj de la fonduso estas Ministerio pri eksteraj aferoj kaj Ministerio pri edukado kaj scienco[2].

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Financado[redakti | redakti fonton]

La fonduso estas financata el ŝtata buĝeto de Rusio. Por la unuaj du jaroj ĝi ricevis 1 milon da milionoj da rubloj, por 2009 — 500 milionojn da rubloj poste[3].

Projektoj por lernado de rusa lingvo[redakti | redakti fonton]

"Russkij Mir" aperigis kelkajn lernilojn por studado de la rusa lingvo (paperajn kaj enretajn)[4], interalie:

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Ekzistas asertoj, ke reala celo de la fonduso estas helpado al teritoria ekspansio de Rusio per financa subteno de eksterlandaj por-rusiaj organizaĵoj kiuj malhelpas integriĝon de lokaj lingvaj malplimultoj al la ŝtatanaro (rusa lingvo nun estas unu el la plej vaste uzataj en la mondo)[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]