Rust (Badeno)
Rust | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
Distriktaro | Distriktaro Freiburg | |||||
Distrikto | Distrikto Ortenau | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 07822 | |||||
Poŝtkodo | 77977 | |||||
Aŭtomobila kodo | OG | |||||
Oficiala Municipokodo | 08317114 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Günter Gorecky | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Fischerstraße 51 77977 Rust | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 4317 (stato 2020-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 48° 16′ N, 7° 44′ O (mapo)48.2683333333337.7277777777778Koordinatoj: 48° 16′ N, 7° 44′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 169 m | |||||
Areo | 13,27 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.rust.de/ | |||||
Rust estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ortenau, en la Regiono Suda Supra Rejno kaj en la distriktaro Freiburg de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2020 la komunumo havis 4 317 loĝantojn.
Eŭropa Parko Rust[redakti | redakti fonton]
En la komunuma centro, plejparte sur parka areo de eksa historia kastelo, situas la Eŭropa Parko Rust, la plej granda amuzparko de Germanio. La rivereto Elz (pronoco "Elc"), survoje el la Nigra Arbaro al la Rejno, trafluas la komunumon kaj la parkon. En parka akva energicentralo oni uzas la forton de la rivereto por produkti elektran kurenton, kaj pluraj akvaj ondaj fervojoj ("Tirola sovaĝa rojo", "Piratoj en Batavio", "Pozidono", "Fjorda flosado", "Atlantika ŝprucego") kaj la vasta laga pejzaĝo de la parko utiligas la riveretan akvon.
Natura parko Taubergießen[redakti | redakti fonton]
En la okcidenta parto de la komunuma teritorio, proksime de la Rejno, al Rust apartenas parto de la natura parko Taubergießen, apudrivera herbejaro tuj oriente de la nun kanaligita riverego Rejno: la ekologie protektita natura parko estas nur la centra parto de grandega ĉerivera arbaro, kiu en tempo de alta akvonivelo estas inundata.
Ĝi gastigas la tipajn plantojn kaj bestojn de ĉeriveraj arbaroj, aparte akvobirdojn kiel anasoj kaj cignoj, kaj aldone iujn dumtage pasantajn homojn, kiuj komforte en tradiciaj lignaj boatoj estas navigataj tra la malsekejoj, aŭ sporte en propramane alportitaj kanuoj kaj kajakoj malkovras ilin. Krome vasta reto da vojetoj ankaŭ ebligas al migrantoj kaj biciklantoj voji tra ĝi. La areo en 1979 iĝis ekologie protektata, kaj estas inter la plej grandaj tiaj areoj en la sudokcidento de Germanio.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|