Ruĝa Maro (subŝtato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruĝa Maro
Subŝtato
ŝtato de Sudano [+]

LandoSudano

ĈefurboSudanhavenurbo
- koordinatoj19° N, 36° O (mapo)19.06194435.639444Koordinatoj: 19° N, 36° O (mapo)
Areo218 887 km² (21 888 700 ha) [+]

Loĝantaro1 482 100 [+] (1-a de julio 2018)
Denseco6,77 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2SD-RS

Ruĝa Maro (subŝtato) (Tero)
Ruĝa Maro (subŝtato) (Tero)

Ruĝa Maro (Sudano)
Ruĝa Maro (Sudano)
DEC
Ruĝa Maro
Ruĝa Maro

Map
Ruĝa Maro
vdr

Ruĝa Maro (arabe البحر الأحمر, al-bahr al-ahmar) estas subŝtato de Sudano. Ĝi situas inter la Ruĝa Maro kaj la Nilo (kiun ĝi ne tute atingas) kaj enhavas la tutan marbordon de Sudano. Ĝia ĉefurbo estas Sudanhavenurbo.

Distriktoj

Ĝia areo estas 218 887 km²: en 2006 ĝi havis 1 212 979 loĝantojn; tio respondas al loĝdenso de ĉ. 5,5/km². Preskaŭ duono de la loĝantaro vivas en la ĉefurbo; la dua plej granda urbo, Saŭakin, havas ĉ. 43 000 loĝantojn.

Situo kaj subdivido[redakti | redakti fonton]

Ruĝa Maro limas norde al Egiptio, sude al Eritreo. Ĝi enhavas la plej orientan lokon en Sudano. Ĝia norda parto, norde de la 22-a norda latitudo, estas la Triangulo de Halaib, kiu estas disputata inter Sudano kaj Egiptio. Se kalkuli la triangulon parto de Ruĝa Maro, ankaŭ la plej norda loko de Sudano situas en ĝi.

La subŝtato konsistas el kvar distriktoj. La plej norda, Halaib, pretendas ankaŭ la Triangulon de Halaib kaj eĉ nomiĝas laŭ loko tie troviĝanta. La ĉi-apuda mapo jene numeras la distriktojn:

  1. Halaib
  2. Bur Sudan (ĉefloko Sudanhavenurbo)
  3. Sinkat
  4. Taŭkar