Růžena Svobodová
Růžena Svobodová | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Růžena Čápová |
Naskiĝo | 10-an de julio 1868 en Mikulovice |
Morto | 1-an de januaro 1920 (51-jaraĝa) en Prago |
Tombo | Slavín tombejo de Vyšehrad |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Cislajtio Ĉeĥoslovakio |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | František Xaver Svoboda |
Okupo | |
Okupo | verkisto poeto dramaturgo prozisto |
Růžena SVOBODOVÁ, fraŭline Čápová (naskiĝis la 10-an de julio 1868 en Mikulovice (distrikto Znojmo), mortis la 1-an de januaro 1920 en Praha) estis ĉeĥa verkistino.
Ŝi akiris edukon en klostra lernejo kaj laboris kiel hejma instruistino. En 1890 ŝi edziniĝis al dramverkisto František Xaver Svoboda. Ŝi ofte vojaĝis al (Italio, Francio kaj Jugoslavio). Dank‘ al sia edzo ŝi konatiĝis kun gravaj literaturistoj (Božena Benešová, Marie Pujmanová, František Xaver Šalda) kaj sub ilia influo komencis verki.
Ŝi apartenas al ĉefaj reprezentantoj de la ĉeĥa impresionismo en literaturo. Ŝia plej fama verko estas la novelaro Nigraj ĉasistoj, el kiuj aperis esperantlingve Maryĉka danculino.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Na písčité půdě (Sur sableca grundo, 1895, romano)
- Ztroskotáno (Fiaskite, 1896, romano)
- Povídky (Rakontoj, 1896)
- Přetížený klas (Troŝarĝita spiko, 1896, rakonto)
- V odlehlé dědině (En fora vilaĝo, 1898, rakontoj)
- Zamotaná vlákna (Implikitaj fadenoj, 1899, romano)
- Milenky (Amatinoj, 1902, romano)
- Pěšinkami srdce (Tra padoj de la koro, 1902, rakontoj)
- V říši tulipánků (En regno de tulipoj, 1903, dramo)
- Plameny a plaménky (Flamoj kaj flametoj, 1905, rakontoj)
- Marné lásky (Vanaj amoj, 1906, rakontoj)
- Černí myslivci (Nigraj ĉasistoj, 1908)
- Pokání Blaženčino (Pentado de Blaĵenjo, 1908, rakontoj por infanoj)
- Posvátné jaro (Sankta printempo, 1912, rakontoj)
- Dětská srdce (Infanaj koroj, 1913, rakontoj por infanoj)
- Po svatební hostině (Post nupta festeno, 1916, rakontoj)
- Jarní záhony (Printempaj razenoj, 1916, rakontoj)
- Pokojný dům (Trankvila domo, 1917, rakontoj)
- Ráj (Paradizo, rememoroj)
- Hrdinné a bezpomocné dětství (Heroa kaj senhelpa infaneco)
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]Du Noveloj (Jiří Sumín: Genutrantoj - Růžena Svobodová: Maryčka Danculino, tradukis Moraviaj Esperanto-Pioniroj, MEP, 1933)