Božena Benešová
Aspekto
Božena Benešová | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Božena Zapletalová | ||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1873 en Novajiĉino | ||||
Morto | 8-an de aprilo 1936 (62-jaraĝa) en Prago | ||||
Tombo | Bubeneč Cemetery (en) ![]() ![]() | ||||
Etno | ĉeĥoj vd | ||||
Lingvoj | ĉeĥa • germana • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio Aŭstrio-Hungario ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto dramaturgo tradukisto redaktoro ĵurnalisto poeto literaturkritikisto bibliotekisto ![]() | ||||
Laborkampo | Poezio, romano, novelo, literaturo, literatura kritiko, ĵurnalismo kaj traduko ![]() | ||||
Aktiva en | Napajedla • Uherské Hradiště vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Božena BENEŠOVÁ, fraŭline Zapletalová (naskiĝis la 30-an de novembro 1873 en Nový Jičín - mortis la 8-an de aprilo 1936 en Prago) estis ĉeĥa verkistino.
Ŝi naskiĝis en riĉa familio (avo deputito kaj urbestro, patro advokato). Junaĝon ŝi travivis en Napajedla, kie ŝi edziniĝis al fervojista oficisto Jiří Beneš.
Ŝiaj rakontoj priskribas infanojn kaj adoleskantojn, kiuj - plenaj de iluzioj - konfrontiĝas kun la mondo de plenkreskuloj. Pere de junaj okuloj ŝiaj rakontoj akre kritikas la socion.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Verše věrné i proradné (Versoj fidelaj kaj perfidaj, 1909, poemoj)
- Nedobytá vítězství (Negajnitaj venkoj, 1910, rakontoj)
- Chlapci (Knaboj, 1914)
- Myšky (Musetoj, 1916)
- Kruté mládí (Kruela junaĝo, 1917)
- Člověk (Homo, 1919-1920)
- Tiché dívky (Silentaj knabinoj, 1922)
- Rouhači a oblouzení (Blasfemantoj kaj trompitoj, 1923)
- Úder (Frapo, 1926)
- Podzemní plameny (Subteraj flamoj, 1929)
- Tragická duha (Tragedia ĉielarko, 1933)
- Don Pablo, Don Pedro a Věra Lukášová (Don Pablo, Don Pedro kaj Věra Lukášová, 1936)
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- Teorioj (tr. Tomáš Pumpr, Ĉeĥoslovaka antologio 1935)