Sámuel Diescher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sámuel Diescher
Persona informo
Naskiĝo la  25-an de junio 1839(nun 1839-06-25)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 24-an de decembro 1915
en Usono Pittsburgh (Usono)
Tombo Allegheny Cemetery
Ŝtataneco UsonoHungario
Alma mater Universitato de Zuriko
Familio
Edz(in)o Caroline Endres Diescher
Amkunulo John Endres
Okupo
Okupo konstruinĝeniero
vdr

Sámuel (aŭ Samuel) Diescher [ŝAmuel dIŝer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Diescher Sámuel estis hungardevena usona arkitekto, maŝininĝeniero. Liaj fratoj estis János Diescher kaj József Diescher.

Sámuel Diescher[1] naskiĝis la 25-an de junio 1839 en Pest (urbo), li mortis la 24-an de decembro 1915 en Pittsburgh (Pensilvanio, Usono).

Supra stacidomo en Pittsburgh fare de Sámuel Diescher
Fervoja linio fare de Sámuel Diescher

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sámuel Diescher apartenis al la germana minoritato de la lando, tial li povis studi en Karlsruhea Instituto de Teknologio kaj Universitato de Zuriko. Dum kelkaj jaroj li vojaĝis en Eŭropo, kie li projektis diversajn industriaĵojn. En 1866 li ekloĝis en Cincinnati, kie li konstruis sian unuan funikularon por minado (ne por pasaĝeroj). Ekde 1869 li vivis en Pittsburgh, kie li konatiĝis kun simila inĝeniero en:John Endres kaj helpis la konstruadon de la unua pasaĝera funikularo. En 1872 li geedziĝis kun filino de Endres, ŝi estis unu el la unuaj inaj inĝenieroj en Usono. Diescher en la sekvaj jaroj konstruis grandan parton de la transporta infrastrukturo de Pittsburgh. Ekde 1901 jam liaj filoj helpis al li, tial lia oficiala firmao prenis la nomon Samuel Diescher kaj Filoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-10-10. Alirita 2020-05-26.