Sámuel Genersich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Sámuel Genersich [ŝAmuel generziĥ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Genersich Sámuel estis hungara kuracisto, botanikisto. Lia botanika kodnomo estis Geners.

Sámuel Genersich [1] naskiĝis la 15-an de februaro 1768 en Hungara reĝlando en Késmárk. Li mortis la 2-an de septembro 1844 en Lőcse.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sámuel Genersich supozeble apartenis al la germana minoritato en Hungarlando. Li frekventis lernejon en sia naskiĝurbo (Käsmark), poste li akiris medicinan diplomon en universitato en Vieno. Post siaj studoj li estis kuracisto en sia naskiĝurbo 6 jarojn, poste li translokiĝis al Lőcse (ankaŭ Leutschau), kie li estis municipa kuracisto ĝismorte. Li okupiĝis multe pri botaniko, li ofte kolektis kreskaĵojn en Supra Hungarujo. Li havis edzinon, kiu naskis 6 gefilojn. Li estis honora membro de la Botanika Societo de Regensburg.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Florae Scepusiensis Elenchus, seu Enumeratio plantarum in Comitatu Hungariae Scepusiensi, eumque percurrentibus montibus Carpathicis sponte crescentium (1798)
  • Catalogus plantarum rariorum Scepusii, anno 1801 in autumno, in usum amicorum suorum conscriptus (1801)
  • Belehrung für das Publicum der königlichen Freistadt Leutschau in Hinsicht der hier sich geäusserten und der in der umliegenden Gegend von allen Seiten sich äussernden Rindviehseuche (1829)
  • Elenchus plantarum in S. G. Synopsi florae Scepusiensis enumeratarum (1842) - manuskripto

Fontoj[redakti | redakti fonton]