Sándor Andrikovics
Sándor Andrikovics | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de majo 1947 en Budapeŝto |
Morto | 6-an de januaro 2008 (60-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | akvobiologo entomologo universitata instruisto |
Sándor Andrikovics [ŝAndor andrikoviĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Andrikovics Sándor estis hungara biologo, altlerneja instruisto.
Sándor Andrikovics[1] naskiĝis la 17-an de majo 1947 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de januaro 2008 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Andrikovics maturiĝis en kemia mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1965, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1970, post 2 jaroj ankaŭ doktoriĝis. Post la diplomo li akiris statuson en la universitato. Inter 1972–1982 li estis lektoro en Pedagogia Altlernejo Ho Chi Minh, poste docento (1982–1992), sed li prelegis ankaŭ en alia hungara kaj usona universitatoj. Intertempe li kandidatiĝis en 1981 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, lia habilitiĝo okazis en 2000. Lia laboro fokusiĝis pri akvaj insektoj kaj kreskaĵoj. Li edziĝis en 1970, 2 filinoj naskiĝis en 1972 kaj 1975. Li ricevis 2 premiojn en 1981 kaj 1995, stipendion inter 2000–2003.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Újabb adatok szikes vizeink faunaképéhez, tekintettel az ökológiai viszonyokra. (disertaĵo, 1971)
- Fertői makrofauna-társulások hidroökológiai vizsgálata. (disertaĵo, 1979)
- Adatok a Fertő-tó magyar részének szitakötő faunájához. (1986)
- Tiszavirág. (monografio, kunaŭtoro, 1992)
- Az álkérészek [Plecoptera] kishatározója. (kunaŭtoro, 2002).