Sándor Antal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Antal
Persona informo
Naskiĝo 28-an de novembro 1882 (1882-11-28)
en Oradea
Morto 30-an de novembro 1943 (1943-11-30) (61-jaraĝa)
Lingvoj rumana vd
Ŝtataneco Rumanio vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • poeto • tradukistoskulptisto • medalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

ANTAL Sándor estis hungara skulptisto, ĵurnalisto, verkisto naskita en Nadjvarado la 28-an de novembro 1882 kaj mortinta en nazikoncentrejo en 1944.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Unu jaron Sándor Antal pristudis juron kaj filozofion en Budapeŝto. Li studis ankaŭ skulptadon. Li komencias sian ĵurnalistan karieron en 1904 en Nagyvárad. Li vivis kvin jarojn en Germanujo kaj en Skandinavio. En Stockholm li laboris en laborejo de Ch. Ericsson. Li faris pli ol cent plakedojn. Reveninte Nagyváradon li apartenis la amika rondo de Endre Ady. En 1908 li verkis antaŭparolon al la unua volumo de antologio de A Holnap, kies ankaŭ en la redaktado li partoprenis. Inter 1913 kaj 1916 li estis interna kunlaboranto de la Nagyváradi Napló, pli poste ĝia redaktoro. En 1917 li estis redaktoro de la Váradi Hét. Dum la Hungara Konsilantara Respubliko li estis interna kunlaboranto de Vörös Újság. Li elmigris Ĉeĥoslovakion, kaj tie vivis inter 1921 kaj 1940. Li estis ĉefredaktoro de Nemzeti Kisebbségek kaj redaktoro de Népújság en Pozsony. Li tradukis el sveda lingvo, ĉefe la romanojn de Selma Lagerlöf.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Mozaik (rakontoj, Nagyvárad, 1904);
  • A trondhjemi herceg kíséretében (romano, Nagyvárad, 1913);
  • A mester (teatraĵo, Bp., 1914);
  • Garabonciás ének (poemoj, Pozsony, 1921–23).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.