Sándor Bognár
Sándor Bognár | |
---|---|
Sándor Bognár | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de januaro 1921 en Budapeŝto |
Morto | 30-an de marto 2011 (90-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | agronomo • universitata instruisto |
Sándor Bognár [ŝAndor], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bognár Sándor estis hungara agronomo, altlerneja instruisto.
Sándor Bognár[1] naskiĝis la 25-an de januaro 1921 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de marto 2011 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Sándor Bognár maturiĝis en agrikultura mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1939, poste li akiris agronomian diplomon en Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József. Post la diplomo li estis asistanto en Agrarscienca Universitato ĝis 1948, poste li laboris en instituto ĝis 1960, pli poste li estis katedrestro ĝis 1982, dum li estis docento (1961–1965), profesoro (1965-1982) en Ĝardenkultura Universitato. Intertempe li doktoriĝis en 2 universitatoj (1958, 1961), krome li kandidatiĝis (CSc) en 1960, li doktoriĝis (DSc) en 1979 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li specialiĝis pri protektado de kreskaĵoj kontraŭ la insektoj. Li edziĝis en 1945, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1948 kaj 1954. Li ricevis premiojn inter 1976-1997.
Elektitaj libroj aŭ ĉapitroj[redakti | redakti fonton]
- Ökológiai megfigyelések és védekezési kísérletek pattanóbogár-lárvákkal (Col. Elateridae) kapcsolatban. (kunaŭtoro, 1958)
- A szőlő károsítói: Állati kártevők. (kunaŭtoro, 1966)
- Növényvédelmi állattan. (studenta lernolibro, premiita, kunaŭtoro, 1974, 2-a eldono 1979)
- Kertészek növényvédelmi zsebkönyve. (premiita, 1983)
- Ízeltlábúak–Arthropoda. Rákok. (kunaŭtoro, 1988)
- Atkák – Acariformes. (kunaŭtoro, 1996)