Sándor Gáspárdy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

GÁSPÁRDY Sándor (ga:ŝpa:rdi) estis hungara pentristo, desegninstruisto. Li naskiĝis en Orsova la 19-an de marto 1909 kaj mortis en Kapuvár la 20-an de marto 1986.

Premioj, distingoj[redakti | redakti fonton]

  • 1960: Bertalan-Székely-premio; Departementa Ekspozicio, 2-a grafika premio;
  • 1971: Lackner-Kristóf-medalo; 1972: Departemento Győr-Sopron- artpremio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Gáspárdy studis en la Belarta Altlernejo de Budapeŝto inter 1929-33 ĉe István Réti. Pli poste li havigis ankaŭ jurdiplomon. Li estis instruisto en Jászapáti, Dombóvár. En Târgu Mureş, Budapest, Győr li laboris en instruadministado. En Sopron li estis departementa fakinspektisto, sekretario de belartistoj de Sopron. Li komencis pentri denove en 1955.

Fonto[redakti | redakti fonton]