Sándor Gyimesi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Gyimesi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de julio 1933 (1933-07-30)
en Újfehértó
Morto 2-an de oktobro 1995 (1995-10-02) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Debrecen
Okupo
Okupo arkivisto • universitata instruisto • ekonomikisto
vdr

Sándor Gyimesi [ŝAndor djimeŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gyimesi Sándor estis hungara ekonomihistoriisto, arkivisto, altlerneja instruisto.

Sándor Gyimesi[1] naskiĝis la  30-an de julio 1933(nun 1933-07-30) en Újfehértó, li mortis la 2-an de oktobro 1995 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Gyimesi maturiĝis en gimnazio en Nyíregyháza en 1953, poste li akiris pedagogian diplomon en Universitato de Debrecen en 1958. Post la diplomo li laboris jaron en arkivo de Debrecen, poste jaron en arkivo de Sátoraljaújhely. Intertempe en 1959 li doktoriĝis en la universitato en 1959, en 1960 li akiris arkivistan licencon, poste li estis arkivestro en Miskolc (1960–1964), pli poste ĝis 1980 li havis statuson en esplora centro de Ekonomia Universitato Károly Marx, fine li estis vicestro de la centro (1980–1985), respektive estro (1985–1990). Li instruis en la ekonomia universitato (1991–1995), eĉ pli frue en Scienca Universitato Attila József kiel katedrestro (1974–1986). Li kandidatiĝis (CSc) en 1971 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li edziĝis en 1965. Li ricevis premiojn inter 1948-1998.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Debrecen jobbágyfalvi birtokai (disertaĵo, 1959)
  • A telepítvényes falvak népe. Egy átmeneti csoport a jobbágyság peremén. (1965)
  • Magyar gazdaságtörténet I/1. Magyar gazdaságtörténet 1848-ig. (studenta lernolibro, 1971, 15-a eldono: 1990)
  • A városok a feudalizmusból a kapitalizmusba való átmenet időszakában. Funkcionális és strukturális változások Nyugat-Közép-Kelet-Európa városhálózatában, különös tekintettel Magyarországra. Monográfia és kand. értek. is. (monografio kaj disertaĵo, 1975)
  • Középkori egyetemes történet. A feudalizmus kialakulása és típusai. (studenta lernolibro, 1985, 1989)
  • Stadtgeschichtsforschung in Ungarn (1989)
  • Utunk Európába. A magyar és az európai gazdaság viszonya a honfoglalástól a 20. század elejéig. (studenta lernolibro, 1993, 5-a eldono: 2006)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.