Sándor Hódosi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Hódosi
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1966 (1966-04-28) (57-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kajakisto • kanuisto
vdr

Sándor Hódosi [ŝAndor hOdoŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hódosi Sándor estas hungara kajakisto, olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono.

Sándor Hódosi[1][2] naskiĝis la 28-an de aprilo 1966 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Hódosi inter 1975-1990 estis kajakisto en signifa ĉefurba sportklubo. Li estis hungara ĉampiono 13-foje inter 1985-1990 duope aŭ kvarope en distancoj 500 aŭ mil m. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1988 kun ora medalo kvarope, krome en mondĉampionumo li estis la unua dufoje kvarope kaj duope. Li finis sian aktivan sportan karieron pro fiaskoj en 1991. Iom poste li translokiĝis al Usono, sed en 2011 li revizitis Hungarion. Li ricevis hungaran ŝtatan premion en 1988.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]