Sándor Holczreiter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Holczreiter
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1946 (1946-07-18)
en Füzesabony
Morto 14-an de decembro 1999 (1999-12-14) (53-jaraĝa)
en Tatabánya
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo halterlevisto
vdr

Sándor Holczreiter [ŝAndor holcrejter], laŭ hungarlingve kutima nomordo Holczreiter Sándor estis hungara halterlevisto, olimpiano, trifoja mondĉampiono.

Sándor Holczreiter[1] naskiĝis la 18-an de julio 1946 en Füzesabony, li mortis la 14-an de decembro 1999 en Tatabánya.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Holczreiter maturiĝis en gimnazio en 1964 en Eger. Li akiris ankaŭ masonistan licencon, baldaŭ bufedistan licencon. Li estis bufedestro en Almásfüzitő, depost fino de la socialismo li vivtenis sin el porokazaj laboroj.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Sándor Holczreiter estis halterlevisto en Eger (1964–1966), Budapeŝto (1966–1969), Oroszlány (1969–1970), Tatabánya (1970–1974). Li estis hungara ĉampiono en 1967 kaj 1969 kaj li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1967-1972. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1972 kun bronza medalo en pezlimo 52 kg, krome en mondĉampionumoj li estis la unua trifoje en 1970 kaj 1971. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1974.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]