Sándor János Petőfi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sándor János Petőfi
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1931 (1931-04-23)
en Miskolc
Morto 10-an de februaro 2013 (2013-02-10) (81-jara)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara lingvo
Ŝtataneco Hungario
Profesio
Profesio lingvisto
Information icon.svg
vdr

Sándor János Petőfi [ŝAndor jAnoŝ petOfi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Petőfi Sándor János estis hungara lingvisto, profesoro, instruisto, membro (ekstera (2007)) de Hungara Scienca Akademio. Lia duopa persona nomo faras diferencon de la plej granda hungara poeto Sándor Petőfi.

Sándor János Petőfi [1] naskiĝis la 23-an de aprilo 1931 en Miskolc, li mortis la 10-an de februaro 2013 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor János Petőfi frekventis katolikan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris 2 diplomojn en Universitato Lajos Kossuth en 1955 kaj 1961, fine li akiris sciencan gradon Ph.D en Umeå. Inter 1955-1964 li instruis en diversaj mezlernejoj de Debrecen kaj Budapeŝto, poste li laboris en lingvista instituto. Ekde 1969 li esploris en Göteborg, poste en Konstanz. Li doktoriĝis en 1972 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, poste ĝis 1989 li estis katedrestro en universitato en Bielefeld (foje li estis ankaŭ dekano), baldaŭ ĝis la emeritiĝo en 2006 en Macerata. Li okupiĝis pri analizado de tekstoj. Li ricevis hungaran premion en 1996.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Transformationsgrammatiken und eine ko-textuelle Texttheorie (1971) - ankaŭ disertaĵo por la doktoriĝo (hungare en 2004: A szöveg mint komplex jel)
  • A jelentés értelmezéséről és vizsgálatáról. A mondatszemiotikától a szövegszemiotikáig (1994) - studoj
  • Egy poliglott szövegnyelvészeti-szövegtani kutatóprogram (1997)

Fontoj[redakti | redakti fonton]