Saltu al enhavo

Sándor Kárpáti (marksisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Sándor Kárpáti (marksisto)
Persona informo
Naskiĝo 2-an de septembro 1930 (1930-09-02)
en Budapeŝto
Morto 6-an de novembro 2003 (2003-11-06) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Moskva Ŝtata Universitato Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filozofo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Sándor Kárpáti [ŝAndor], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kárpáti Sándor estis hungara marksisma filozofo, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Dávid ĝis 1942, poste Kindl ĝis 1957.

Kiel Sándor Dávid[1] naskiĝis la  2-an de septembro 1930(nun 1930-09-02) en Budapeŝto, li mortis la 6-an de novembro 2003 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kiel Sándor Kindl akiris licencon pri meblisto en 1948 en Sellye, poste li laboris en Budapeŝto. Li maturiĝis en 1952, fine li akiris filozofian diplomon en Universitato Lomonosov en 1957. Hejmenveninta li praktikadis jaron en Scienca Universitato Loránd Eötvös, poste li estis asistanto 2 jarojn. Inter 1960–1969 li instruis en la ideologia partia altlernejo, poste li estis altigita lektoro (1969–1972), poste docento ĝis fino de la socialismo (1990). Intertempe li kandidatiĝis en 1971 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia esplorkampo estis teoriaj demandoj kaj ideologia ekzameno de la socialisma revolucio kaj la popolaj demokrataj revolucioj, la hungara influo de teorio de la revolucio de Lenino. Lia edzino naskis 2 filinojn en 1957 kaj 1960. Li ricevis solan premion en 1965.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A szovjet filozófia fejlődése és feladatai az SZKP XXIII. kongresszusának fényében. (1962)
  • A munkáshatalom népi demokratikus úton való megteremtésének elméleti kérdéseihez. (disertaĵo, 1971)
  • A proletárdiktatúra államának történelmi tapasztalatai. (1984)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.