Sándor Lajos Erdődy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Grafo Sándor Lajos Erdődy [ŝAndor lajoŝ erdOdi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Erdődy Sándor Lajos estis hungara politikisto, mecenato, membro (direktora en 1877) de Hungara Scienca Akademio. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis monyorókeréki kaj monoszlói.

Sándor Lajos Erdődy [1] naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1802. Li mortis la 22-an de januaro 1881 en Vép.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Lajos Erdődy elstare oratoris en la hungara parlamento en la 1840-aj jaroj. Li havis la titularajn kortumajn rangojn "reĝa ĉefĉevalisto" kaj "vera interna sekreta konsilanto", krome li estis departemenestro. Dum la Hungara revolucio de 1848 li efemere estis senpostena ministro. Li apogis la akademion kaj la artojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.