Sándor Mozsonyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Mozsonyi
Sándor Mozsonyi 1933
Sándor Mozsonyi 1933
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1889 (1889-03-15)
en Kadarkút
Morto 1-an de septembro 1976 (1976-09-01) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato Erzsébet
Okupo
Okupo kuracistoapotekisto
vdr

Sándor Mozsonyi [ŝAndor moĵonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mozsonyi Sándor estis hungara farmaciisto, profesoro.

Sándor Mozsonyi [1] naskiĝis la 15-an de marto 1889 en Kadarkút. Li mortis la 1-an de septembro 1976 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Mozsonyi akiris farmacian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en la 1912. Ĝis 1918 li laboris en la universitata apoteko, poste en instituto en Pozsony, en la sama urbo li akiris ankaŭ medicinan diplomon en la sekva jaro. Pro alveno de la ĉeĥa armeo li rifuĝis al Budapeŝto, li laboris plu en ministerio ĝis 1934. Li ankaŭ instruis en la universitato ekde 1931, post 2 jaroj li estis nomumita privata profesoro, en la sekva jaro institutestro (tiu posteno estis ankaŭ apotekestro). En 1940 li atingis la rangon publika ordinara profesoro. En 1951 li estis vicdekano, post 4 jaroj dekano. En 1952 li kandidatiĝis, en 1962 li pensiuliĝis. Li fondis memormuzeon pri József Ernyey.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A taxus boccata „Toxinjáról” (1912)
  • Szerumos és baktériumos készítmények a gyógyszertárban (1927)
  • A kábítószerekről (1939)
  • Gyógyszertár és gyógyszerész (1943)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]