Sándor Veres (operkantisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Veres
Geedza paro Veres en 1896
Geedza paro Veres en 1896
Persona informo
Naskonomo Róth Mór
Naskiĝo 31-an de marto 1859 (1859-03-31)
en Hejőcsaba
Morto 27-an de septembro 1913 (1913-09-27) (54-jaraĝa)
en Rákospalota
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro • operkantisto
vdr

Sándor Veres [ŝAndor vereŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Veres Sándor estis hungara operkantisto (basbaritono). Lia origina nomo estis Róth Mór ĝis 1878, lia prenita familia nomvarianto estis Veress.

Mór Róth (la baldaŭa Sándor Veres)[1] naskiĝis en aprilo de 1859 en Hejőcsaba, li mortis la 27-an de septembro 1913 en Rákospalota (iama urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Veres devenis el juda familio. Li estis buĉisto en la familia vendejo, kiam kompetentulo aŭdis lin kanti surstrate. Li ricevis kantistajn rolojn en teatra trupo de Gyula Miklósy en Miskolc en 1876. Post 2 jaroj li estis levita al Népszínház, sed li kaŭzis skandalon, tial li iris al Teatro de Pécs, poste al teatra trupo de Gerő Aradi en Teatro de Szeged. Li edziĝis en 1881 kaj la paro aliĝis al trupo de Lajos Jakab (aktoro) en Székesfehérvár. Inter 1890-1895 li estis membro de Budapeŝta Ŝtata Operejo, poste li kantis en amuzejoj, tamen interrompe li kantis en provincaj teatrejoj, fine li turneis en Britio. Hejmenveninta li estis pordisto kaj li vivis malriĉa.

Liaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Liaj membiografiaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Tépett babérlevelek. Egy érdekes kálváriajárása. (1909)
  • Egy énekes emlékiratai (1914)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]