Sōtō

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Sōtō 曹洞宗 (Sōtō-shū Soto-fido?) estas la plej granda el la tri tradiciaj sektoj de Zeno en japana budhismo (la aliaj estas Rinzai kaj Ōbaku). Ĝi estas la Japana linio de la Ĉina skolo Cáodòng-zōng (曹洞宗), kiu estis fondita dum la dinastio Táng de Dòngshān Liángjiè. Ĝi enfazas la nocion Shikantaza (只管打坐?), nur decide sidi sen objektoj, ankroj aŭ enhavo. La meditanto strebas atenti la fluon de pensoj, permesante ilin aperi kaj forpasi sen interfero. Male al la aliaj skoloj de Zeno, la praktikantoj de Sōtō sidas vizaĝante la muron, anstataŭ la koridoron.

La skolo estis enportita en Japanion ĉ. la jaro 1227 de la bikŝuo Dōgen, kiu trejnis sub la bikŝuo Tiāntóng Rújìng, zena majstro de la skolo Cáodòng en Ĉinio. Dōgen estas konsiderita kiel la patriarko de la skolo Sōtō en Japanio, kune kun la bikŝuo Keizan.[1][2]

Kun preskaŭ 14,000 bikŝuejoj, Sōtō estas unu el la plej grandaj budhismaj organizaĵoj en Japanio.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]