SFR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
SFR
telekomunika kompanio vd
Dum februaro 1987 - nekonata/nuntempe
Jura formo public limited company with a board of directors (n.o.s.)
Fondintoj Alain Bravo vd
Sidejo Parizo
Lando Francio
Posedataj kompanioj Neuf Cegetel • Joe mobile • SFR Caraïbe • Numericable Belux • Omea Telecom • Société du Haut Débit • Société réunionnaise du radiotéléphone • Virgin Mobile France • SFR Business • Alliance Gravity vd
TTT Oficiala retejo
vdr

SFR [ɛsɛfɛʁ] (akronimo de Société française du radiotéléphone) estas franca telekomunika kompanio. Ĝi estas kaj la dua plej maljuna telefonreto-funkciigisto kaj la dua plej granda telekomunika firmao en Francio, post Orange.

En decembro 2015, SFR havis 21,9 milionojn da klientoj en Metropola Francio por movtelefoniaj servoj kaj ĝi provizis 6,35 milionojn da hejmoj per altrapida retaliro.

SFR ankaŭ ofertas servojn en la transoceanaj departementoj de Francio, en la karibaj insuloj de Martiniko, Gvadelupo, kaj en Franca Gujano tra SFR Caraïbe, kaj en la Hinda Oceano, en insuloj Majoto kaj Reunio tra SRR (Société Réunionnaise du Radiotéléphone; ankaŭ markita kiel SFR Réunion).

SFR Belux funkciis en Belgio kiel telekabla funkciigisto kaj MVNO (en:Mobile virtual network operator) en kelkaj komunumoj de Brusela Regiono, kaj en kelkaj lokoj de Luksemburgio (kiel SFR Luxembourg). La divizio estis vendita al rivalo Telenet (posedata fare de Liberty Global) en decembro 2016.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]