SOĈNE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

SOČNE (Slepecká organizace českých nevidomých esperantistů = Blindula organizo de ĉeĥaj nevidantaj esperantistoj) estis organizo de blinduloj en Ĉeĥoslovakio inter la du mondmilitoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1832 estis en Prago fondita instituto Klár por edukado de blinduloj. En 1904 instruisto de la edukejo, nevidanta muzika komponisto Karel Emanuel Macan, estis atentigita de kelkaj personoj, ke franca profesoro Théophile Cart rekomendas al blinduloj la internacian lingvon Esperanto por reciproka komunikado, eĉ en brajla skribo, ĉar tio faras la instruadon pli stimula. Lernado estas pli amuza, oni lernas samtempe internaciajn vortojn, legas verkojn de mondliteraturo, la cerbo estas ekzercata. Macan komence ne tre entuziasmis por la afero, sed li decidis provi. Ricevinte permeson de la direktoro, li mendis lernolibrojn kaj eklernis mem, poste komencis instrui lernantojn.

Paŝon post paŝo la lingvo lin ravis kaj li fariĝis ĝia fervora propagandanto. La laboron rompis la unua mondmilito, sed baldaŭ post ĝia fino kaj ekesto de Ĉeĥoslovakio li denove aktivigis ĉirkaŭ si siajn vidantajn kunlaborantojn (Stanislav Stejskal, Božena Vlčková, Vuk Echtner k.a.). Stanislav Stejskal en 1920 fondis brajlan esperantlingvan gazeton Aŭroro kaj redaktis ĝin. La ĉeĥaj esperantistaj blinduloj aranĝis la unuan kongreson de blindaj esperantistoj en Praha en 1921, kiam en Praha okazis ankaŭ la 13-a Universala Kongreso de Esperanto (la 7-a de tiama UEA) kaj estis fondita SAT. En la sekva jaro la ĉeĥaj blindaj esperantistoj laŭ propono de Stejskal fondis sian organizon SOČNE, kies prezidanto estis K. E. Macan ĝis sia morto en 1925. La nombro de la membroj estis ĉirkaŭ sesdek.

Poste mankas informoj, sed en 1934 nekrologo pri Emilie Wildmannová informas, ke ŝi mortis kiel prezidantino de SOČNE, kaj en 1935 en Mond-Ekspozicio pri Blindula Preso en Prago nova prezidanto de SOČNE, komponisto Antonín Kuchař, kun nova redaktoro de Aŭroro, Vuk Echtner prezentis la servojn, kiujn Esperanto proponas al blindularo.

SOČNE eldonis por sia membraro Raportaron de la „Unua“, transkribis al brajla skribo lernolibron de Julie Šupichová kaj vortaron de Kühnl-Procházka kaj multajn beletraĵojn. Tiuj ĝis nun restis en la blindula biblioteko en Prago, kiu laŭ sia fondinto nomiĝas Macan-biblioteko (Macanova knihovna).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • K. E. Macan-E.Kühnl: Blinduloj kaj nia afero (1905, Lingvo Internacia, p. 352-353)
  • V. Riegel: Esperanto – espero de la blinduloj (1907, Časopis českých esperantistů, p. 50-53, 72-74)
  • Božena Vlčková: Blinduloj kaj Esperanto (1924, La Progreso, p. 85-86)
  • B. Vlčková: SOČNE (1924, La Progreso, p. 95)
  • S. Stejskal: K. Em. Macan (1925, La Progreso, p. 38-39)
  • Macan (1925, La Progreso, p. 40)
  • Danko (1925, La Progreso, p. 89)
  • V. Echtner: Esperanto kaj blinduloj (1932, La Progreso, p. 84-85)
  • Cent jaroj de la Blindul-Instituto de Klár en Praha (1932, La Progreso, p. 108-109)
  • Mond-Ekspozicio de la Blindula Preso en Praha (1935, Ligilo, p. 63-64)
  • Macan-biblioteko en Praha
  • Esperanto-libroj en Macan-biblioteko